Ebeno (matematiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Du ebenoj intersekcantaj.

Ebeno, en matematiko, estas du-dimensia surfaco perfekte plata, kiu povas esti komprenita kiel infinite vasta kaj infinitezime maldika aĵo orientita en ia spaco.

Eŭklida ebeno[redakti | redakti fonton]

Kiel la eŭklida spaco, ebeno estas tia spaco, kiu, estante du malsamaj punktoj, enhavas la unikan rekton, kiu trapasas tiujn punktojn.

Ebeno kiu estas eŭklida spaco estas nomata kiel eŭklida ebeno aŭ ℝ2.

La fundamenta strukturo de tiaj du ebenoj ĉiam estos la sama. En matematiko, tio estas topologia ekvivalento, kio signifas, ke ĉiuj ajn ebenoj ŝajnas egalaj.

En eŭklida ebeno povas esti difinita koordinatosistemo el du koordinatoj, kiu povas difini ĉiun punkton en la ebeno. Karteziaj koordinatoj estas plej kutime uzataj, ili tie havas abscison kaj ordinaton.

Ebenoj lokitaj en ℝ3[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi sekcio speciale traktas ebenojn lokitaj en tridimensia spaco, precipe en 3.

Unu eŭklida ebeno povas esti unike difinita per iu ajn maniero sube:

  • tri nerekte disigitaj punktoj
  • unu rekto kaj unu punkto ekster de la rekto
  • du rektoj kun komuna punkto
  • du paralelaj rektoj

Ecoj[redakti | redakti fonton]

En tridimensia eŭklida spaco oni povas uzi jenajn ecojn de ebeno, kiuj ne ĉiam validas en spacoj kun pli granda dimensieco:

  • Du ebenoj estas aŭ paralelaj, aŭ kruciĝas je rekta linio.
  • Linio aŭ estas paralela al la ebeno, aŭ kruciĝas kun ĝi je unu punkto, aŭ tute apartenas al la ebeno.
  • Du vertikalaj linioj, kiuj estas perpendikularaj al la sama ebeno estas paralelaj unu al la alia.
  • Du ebenoj, perpendikularaj al la sama linio estas paralelaj unu al la alia.

Difino de ebeno pere de punkto kaj normala vektoro[redakti | redakti fonton]

En tridimensia spaco plia grava metodo difini ebenon estas indiki punkton kaj la vektoron, kiu estas perpendikulara al la ebeno.

Estu \bold p la punkto, kie ni volas loki nian ebenon, kaj estu \vec n nenula normala vektoro al tiu ebeno. La dezirata ebeno estas aro de ĉiuj punktoj \bold r tiel, ke validas \vec n\cdot (r-p)=0.

Se ni skribas \vec n = \begin{bmatrix}a\\ b\\ c\end{bmatrix} , \bold r = (x, y, z) kaj d estas punkta produto \vec n\cdot \bold p=-d, tiam la ebeno \Pi estas difinita per la kondiĉo ax + by + cz + d = 0\,, kie a, b, c kaj d estas reelaj nombroj kaj a,b kaj c ne estas nulo(j).

Alternative, oni povas parametre priskribi ebenon kiel aron de ĉiuj punktoj de la formo \vec{u} + s\vec{v} + t\vec{w}, kie s kaj t varias tra ĉiuj reelaj nombroj, kaj \vec{u}, \vec{v} kaj \vec{w} estas donitaj vektoroj, kiuj difinias la ebenon. \vec{u} projekcias de la origino de arbitra punkto sur la ebeno, kaj \vec{v} kaj \vec{w} povas esti videbligitaj kiel komencentaj en \vec{u} kaj indikantaj al diversaj direktoj laŭlonge de la ebeno. \vec{v} kaj \vec{w} povas, sed ne nepre devas esti perpendikularaj.

Difino de ebeno per tri punktoj[redakti | redakti fonton]

  • Ebeno, kiu trairas tra tri punktojn \bold p_1 = (x_1,y_1,z_1) , \bold p_2 = (x_2,y_2,z_2) kaj \bold p_3 = (x_3,y_3,z_3) , povas esti difinita kiel aro de ĉiuj punktoj (x,y,z), kiuj koheras al jena determinanta ekvacio:
\begin{vmatrix} 
x - x_1 & y - y_1 & z - z_1 \\
x_2 - x_1 & y_2 - y_1& z_2 - z_1 \\
x_3 - x_1 & y_3 - y_1 & z_3 - z_1 
\end{vmatrix} =\begin{vmatrix} 
x - x_1 & y - y_1 & z - z_1 \\
x - x_2 & y - y_2 & z - z_2 \\
x - x_3 & y - y_3 & z - z_3 
\end{vmatrix} = 0.
  • Por priskribi la ebenon kiel ekvacio en la formo  ax + by + cz + d = 0 , oni solvu la jenan ekvaci-sistemon:
\, ax_1 + by_1 + cz_1 + d = 0
\, ax_2 + by_2 + cz_2 + d = 0
\, ax_3 + by_3 + cz_3 + d = 0.

Tiu ĉi sistemo povas esti solvita pere de regulo de Cramer kaj bazaj matricaj operacioj. Estu D = \begin{vmatrix} 
x_1 & y_1 & z_1 \\
x_2 & y_2 & z_2 \\
x_3 & y_3 & z_3
\end{vmatrix}. Tiam,

a = \frac{-d}{D} \begin{vmatrix} 
1 & y_1 & z_1 \\
1 & y_2 & z_2 \\
1 & y_3 & z_3
\end{vmatrix}
b = \frac{-d}{D} \begin{vmatrix} 
x_1 & 1 & z_1 \\
x_2 & 1 & z_2 \\
x_3 & 1 & z_3
\end{vmatrix}
c = \frac{-d}{D} \begin{vmatrix} 
x_1 & y_1 & 1 \\
x_2 & y_2 & 1 \\
x_3 & y_3 & 1
\end{vmatrix}.

Tiuj ekvacioj estas parametraj en d. Se oni elektas d egala al ajna nenula nombro kaj anstataŭigas ĝin en tiuj ekvacioj, oni ricevas ununuran solvon.

  • Tiu ebeno povas krome esti priskribita kiel "punkto kaj normala vektoro", same kiel estis indikite pli supre.

Adekvata normala vektoro rezultiĝas de kruca produto \vec n = ( \bold p_2 - \bold p_1 ) \times ( \bold p_3 - \bold p_1 ), kaj kiel la punkto \bold p povas esti prenita ajna de la punktoj \bold p_1, \bold p_2\bold p_3.

Distanco inter punkto kaj ebeno[redakti | redakti fonton]

Inter la ebeno \Pi : ax + by + cz + d = 0\, kaj la punkto \bold p_1 = (x_1,y_1,z_1) , kiu ne nepre kuŝas sur la ebeno, la plej mallonga distanco inter \bold p_1 ĝis la ebeno estas

 D = \frac{\left | a x_1 + b y_1 + c z_1+d \right |}{\sqrt{a^2+b^2+c^2}}.

El tiu sekvas, ke \bold p_1 kuŝas sur la ebeno tiam kaj nur tiam, se D=0.

Se \sqrt{a^2+b^2+c^2}=1, kio signifas, ke a, b kaj c estis normigitaj, tiam la ekvacio fariĝas jena

 D = \ | a x_1 + b y_1 + c z_1+d | .

Linio de interkruciĝo de du ebenoj[redakti | redakti fonton]

Oni konsideru la kruciĝantajn ebenojn, priskribitajn kiel \Pi_1 : \vec n_1\cdot \bold r = h_1 kaj \Pi_2 : \vec n_2\cdot \bold r = h_2, tiam la linio de interkruciĝo estas perpendikulara al ambaŭ \vec n_1 kaj \vec n_2 kaj do paralela al \vec n_1 \times \vec n_2 .

Se ni krome supozos, ke \vec n_1 kaj \vec n_2 estas ortonormalaj, tiam la plej proksima al la origino punkto sur la linio de interkruciĝo estas \bold r_0 = h_1\vec n_1 + h_2\vec n_2 .

Dueda angulo[redakti | redakti fonton]

Oni konsideru du kruciĝantajn ebenojn, priskribitajn kiel \Pi_1 : a_1 x + b_1 y + c_1 z + d_1 = 0\, kaj \Pi_2 : a_2 x + b_2 y + c_2 z + d_2 = 0\,, la duedra angulo inter ili estas difinita kiel la angulo \alpha inter ties normalaj direktoj:

\cos\alpha = \hat n_1\cdot \hat n_2 = \frac{a_1 a_2 + b_1 b_2 + c_1 c_2}{\sqrt{a_1^2+b_1^2+c_1^2}\sqrt{a_2^2+b_2^2+c_2^2}}.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]