Minuto

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Minuto estas komunuza mezurunuo de tempo, egalas al sesdek sekundoj aŭ sesdekona parto de horo. Minuto ankaŭ estas mezurunuo de angulo, egala al sesdekono de grado.

Mallongigo: min

Etimologie, la vorto venas de la Latina minuere = malgrandigi, dividi. Se horon oni dividas en bazajn unuojn, oni ricevas la tiel nomatajn minutojn. Se tiujn oni duafoje dividas, oni ekhavas sekundojn (Latine: secundus = dua, do dua divido).

[redakti] Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri minuto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

Wikiquote-logo.svg
« Kara estas dono en minuto de bezono. »
Wikiquote-logo.svg
« Miljaroj ne povis, minuto elŝovis. »
Wikiquote-logo.svg
« Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton. »

[redakti] Referencoj

  1. Lernu
Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon.