Plateco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Plateco estas eco de elipsoidoj, kutime mallongigita per f, kiu karakterizas la rilato inter ĝia polusa kaj ekvatora diametro; la plateco de sfero valoras, ekzemple, nul.

Planedo aŭ alia rotacianta ĉielkorpo ofte posedas platecon, kiu ekestiĝas pro la influo de centrifuga forto.

El matematika vidpunkto, platecon difinas la jena rilato:

kie kaj estas respektive la ekvatora kaj polusa radiuso (aŭ diametro), dum estas la angula discentreco.

La platecon de ĉielkorpo influas pluraj kaŭzoj, inter ili:

  • La rilato inter gravitforto kaj centrifuga (decentra) forto;
  • La grando kaj denso de la objekto;
  • Ĝia rotacirapido kaj ĝia elasteco.

La sunsistemaj planedoj, kiuj posedas la plej grandan platecon, estas Jupitero kaj Saturno; tiu eco jam videblas per amatora teleskopo.