Benedykt Polak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Benedykt Polak (latine: Benedictus Polonus, esperante: Benedikto Polo, naskiĝis ĉ. 1200 - mortis ĉ. 1280) – la unua pola vojaĝisto, franciskano, aŭtoro de la raporto De Itinere Fratrum Minorum ad Tartaros pri la unua vizito de eŭropanoj en Mongola Imperio, realigita en la jaroj de la 16-a de aprilo 1245 ĝis la 18-a de novembro 1247.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Oni ne scias kiam kaj kie precize naskiĝis Benedykt Polak. Verŝajne ĉirkaŭ 1200. Same oni ne scias ĉu la nomo Benedykt estas lia vera antaŭnomo ĉu alproprigita ordena nomo. Li estis franciskano. Aniĝis al la ordeno ĉ. 1236 sed certe plimulton de sia vivo pasigis ekster la monaĥejo. Estis sperta vojaĝisto, bone orientiĝis pri geografio de Rusio kaj lerte parolis kelkajn lingvojn: latine, rutene kaj povas esti mongole.

Ekspedicio[redakti | redakti fonton]

La ekspedicio estis diplomatia vojaĝo de la papo Inocento la 4-a al la kortego de ĥano Gujuk, proksime al Karakorumo. La celo de la misio estis alianco kun mongoloj kontraŭ islamanoj, kiuj okupaciis la Sanktan Landon. Apenaŭ 4 jarojn pli frue tataroj invadis Eŭropon postalasante cindrojn en Pollando, Hungario, Aŭstrio kaj Dalmatio. Ilian pluan marŝon ĉesigis morto de la granda Ugedai ĥano, ĉar pro tio Batu ĥano retirigis sian armeon por ĉeesti disdividon de la imperio.

La papa legato estis Johano de Plano Carpini, unu el la unuaj disĉiploj kaj kamaradoj de Sankta Francisko el Asizo. (...)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]