Mongolimperia poŝtoservo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Mongola Imperio havis ingenian kaj efikan poŝtoservon unikan en la epoko, ofte referencata de fakuloj kiel Ĝam. Ĝi estis tre bone ekipita per zorgitaj vicostacioj konataj kiel örtöö tra la tuta imperio.[1] Mesaĝisto povis tipe veturi 40 kilometrojn el unu stacio ĝis la venonta, ĉu por ricevi freŝan, ripozitan ĉevalon, ĉu por fidi la poŝtaĵon al venonta rajdanto por sekurigi la plej rapidan poŝtliveradon. Mongolaj rajdantoj regule povis kovri 200 km tage, pli ol la plej rapidaj registroj de Pony Express ĉirkaŭ 600 jarojn poste.

La vicostacioj havis stacidomojn por helpi la servon. Ĉiu kiu portis la oficiran identigilon paiza rajtis ricevi la servojn de la vicostacioj, dum tiuj kiuj portis militistajn identecojn uzis la servojn eĉ sen paiza. Ankaŭ multaj komercistoj, mesaĝistoj, kaj vojaĝistoj el Ĉinio, Mezoriento, kaj Eŭropo uzis la sistemon. Kiam Ĝingis-Ĥano mortis en Karakorum, la novaĵo atingis la mongolajn fortojn de Batu Ĥano en Centra Eŭropo post nur 4–6 semajnoj pere de la Ĝam.[2]

Ĝingis-Ĥano kaj lia sukcedanto Ogedei Ĥano konstruis ampleksan sistemon de ŝoseoj, unu el kiuj ĉizita tra Altaja montaro. Dum la regado de Kublaj Ĥano, la Ĝam sistemo konsistis el ĉirkaŭ 1 400 poŝtostacioj, kiuj uzis 50 000 ĉevalojn, 8 400 oksojn, 6 700 mulojn, 4 000 ĉarojn kaj 6 000 boatojn.

La sistemo estis parte heredata de la Rusa carlando, post la disiĝo de la Ora Hordo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chambers, James. The Devil's Horsemen, Atheneum, 1979, ISBN 0-689-10942-3
  2. Weatherford, Jack. (2004) Genghis Khan and the Making of the Modern World. New York, NY: Three Rivers Press. ISBN 978-0-609-80964-8. p. 158.