Gobi
El Vikipedio
(Alidirektita el Dezerto Gobi)
Gobi (ĉine: 戈壁(沙漠) [Gēbì (Šāmò)]; mongole: Говь [Gowi] ) estas unu el la plej malnovaj kaj la plej grandaj dezertoj de la mondo. Ĝi estas la plej granda dezerto de Azio.
Kompare kun ceteraj sekaj teritorioj ĝi havas kelkajn neregulaĵojn, kiuj tre diferencigas ĝin de la ceteraj. Ĝi etendiĝas en norda Ĉinio kaj suda Mongolio.
La vorto "gobi" devenas de la mongola lingvo, kie ĝi signifas grandegan sekan terenon.
Amplekso de la dezerto estas 1.295.000 km2.
Gobi estas malvarma dezerto, ĝi situas 900 metrojn super la nivelo de maro.

