Vivtena ekonomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samkiel la plimulto de la kamparanoj de Subsahara Afriko, ĉi kamerunano kultivas je vivteniga nivelo.
Surŝtipaj fiŝkaptistoj, Srilanko.

Vivtena ekonomio estas ekonomio ne bazita sur mono kiu dependas el naturaj rimedoj por havigi bazajn necesaĵojn, pere de ĉasado, rikoltado, kaj vivteniga agrikulturo. "Vivtenado" signifas vivtenadi sin mem je minimuma nivelo; en vivteniga ekonomio, ekonomia surhavo estas minimuma kaj uzata nur por komerci aliajn bazajn necesaĵojn, kaj ne estas industriigo.[1][2]

En la historio de la mondo, antaŭ la apero de la unuaj urboj, ĉiuj homoj vivis en vivteniga ekonomio. Dum urbiĝo, civilizacio, kaj labordivido etendiĝis, variaj socitipoj moviĝis al aliaj ekonomiaj sistemoj de variaj epokoj. Kelkaj restas relative senŝanĝe, game el nekontaktitaj popoloj, al malriĉaj areoj de evolulandoj, dum kelkaj kulturoj elektis resti ĉe tradicia ekonomio.

Kapitalo povas esti ĝenerale difinita kiel financoj investitaj cele al pligrandigo de ties valoro, kutime ĉar estas espero de profito, enspezo, intereso, rentoj, kapitalakiro aŭ alia tipo de reveno. Tamen, tio ne okazas ĉe la vivteniga ekonomio kiu posedas nur sufiĉajn havaĵojn por esti uzata de partikulara socio por elteni sian ekziston kaj havigi malmultan aŭ nenian kromaĵon por aliaj investado.

Strategioj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉas-rikoltaj teknikoj:
    • Vivtena fiŝkaptado — termino kiu partikulare aplikiĝas al marbordaj aŭ insulaj etnaj grupoj uzantaj tradiciaj teknikoj por eltana fiŝkaptado.
  • Bestobredado, nome bredado de paŝtanimaloj:
    • Paŝtisma nomadismo — ĉiuj membroj de la paŝtisma socio sekvas la brutaron laŭlonge de la jaro.
    • Transmigra brutobredado — parto de la socio sekvas la brutaron, dum la alia parto restas en la hejmvilaĝo.
    • Ranĉa agrikulturo — nenomada paŝtismo kun difinita teritorio.
  • Distribuado kaj interŝanĝo:
    • Redistribuado.
    • Reciprokeco — interŝanĝo inter sociaj samuloj.
    • Potlaĉo — amplekse studita ritaro en kiu partneroj (helpitaj de ties apuduloj) fordonas resursojn kaj fabrikitan riĉon dum generad prestiĝon por si mem.
    • Loka interŝanĝa sistemo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-11-01. Alirita 2016-01-01.
  2. http://www1.umn.edu/humanrts/edumat/sustecon/others/subsistence.htm Chief Seattle to President Pierce regarding sale of land