Islama ekspansio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Islama kalifujo

Tiu ĉi artikolo temas pri la ekspansioj de arabaj triboj faritaj sub standardo de islamo, komencitaj en la tridekaj jaroj de la 7-a jarcento kaj daŭrigantaj ĝis komencoj de la 8-a jarcento. La objekto de tiu ĉi artikolo estas la soldata ekspansiemo de araboj mem. Pri la ekonomia kaj kultura evoluoj temas artikolo araba scienco kaj kulturo. La teologian kaj religian evoluojn priskribas artikolo islamo. Al la historia evoluo de la unua islama ŝtato dediĉas sin artikolo kalifujo.

La komenca situacio[redakti | redakti fonton]

Mohamedo estas kondukanta Abrahamon, Moseon kaj Jesuon.

La potenco de islamo en la tempo de morto de profeto Mohamedo en la jaro 632 etendiĝis precipe sur Araba duoninsulo, sed ties randaj regionoj daŭris sub kontrolo de Orientromia imperio, respektive de Sasanida imperio. Tiuj ĉi ambaŭ malfrue antikve potencoj translasis la defendon de siaj limregionaj teritorioj grandparte al aliancanaj arabaj triboj kaj eluzis ilin ankaŭ en reciprokaj konfliktoj. La orientaj romianoj jam ekde la 5-a jarcento ofte konfidis je parte kristanismigitaj arabaj ghasanidoj, kiuj regis sur teritorio sude de Damasko. Sed la sasanida grandreĝo Husrav la 2-a neniigis jam ĉirkaŭ la jaro 602 sian ĉefan araban vasalon, la imperion de laĥmovidoj, kies ĉefurbo Hira troviĝis en hodiaŭa suda Irako. Dum tiuj ĉi bataloj la araboj bone ekkonis, ke ilia moviĝema leĝera rajdistaro egaliĝos al peze kirasitaj, tamen malfacile moveblaj sasanidaj katafraktoj kaj eĉ ili kapablos akiri super ili superecon. Tiu ĉi konstato, per propra kapablo armee venki super la potenca sasanida imperio, rapide disvastiĝis inter la araboj kaj sendube ĝi rolis signifan rolon en pli postaj eventoj. La islama ekspansiemo estis fakte reago al danĝero de reciprokaj arabaj konfliktoj, kiuj okazis senpere post la morto de profeto Mohamedo. La centjaran reciprokan rivalecon de la unuopaj arabaj triboj tial la unuaj kalifoj decidiĝis superi per unuigo de la kredantoj en batalo kontraŭ la eksteraj malamikoj.

La araban ekspansiemon karakterize plifaciligis tiama malforteco de ambaŭ iliaj potencaj rivaloj: la bizancianoj same kiel la persanoj estis elĉerpintaj pro longa periodo de reciprokaj konfliktoj, kiuj finiĝis nur en la jaro 629. Ambaŭ imperioj gardis precipe siajn komunajn limojn. Kontraŭe al tio primitivaj arabaj triboj ne estis konsiderataj kiel grava minaco. Tiu ĉi subtaksigo pli poste estis montriĝonta kiel la sorta. Malgraŭ tio ke imperiestro Heraklio venkis la persanojn kaj savis tiel la Orientromian imperion antaŭ pereo, ankoraŭ dum lia vivo komencis ĉefa fazo de la araba-islama ekspansiemo, nome ĝuste en la momento, kiam la romianoj estis devigitaj sekve de akuta manko de financoj haltigi la pagojn al siaj arabaj aliancanoj, per kio ili malfortigis sian limregionan defendon.

La disvastigo de islamo[redakti | redakti fonton]

Konkero de la romia Oriento[redakti | redakti fonton]

Kolapso de la sasanida imperio[redakti | redakti fonton]

La arabaj ekspansiemoj en Eŭropo kaj meza Azio[redakti | redakti fonton]

Administraj disponoj de la araboj sur la konkeritaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

Kaŭzoj de la falo de Persio kaj perdoj de la romiaj orientaj provincoj[redakti | redakti fonton]

La islama ekspansiemo nuntempe[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la islamo disvastiĝas parte per paca vojo (almigrado kaj alta naskofteco de la muslimoj), parte per vojo batala (ĝihado). Per la paca vojo ĝi disvastiĝas ankaŭ precipe en kelkaj regionoj de meza Azio, en Rusio (alta naskofteco de ĉi tiea muslima komun umo - vidu Islamo en Rusio) kaj en Eŭropo (precipe almigrado). Iam helpas la disvastigadon de islamo en Eŭropon anakŭ eŭropaj ŝtatoj, kiuj subtenas konstruadon de moskeoj kaj komunumaj centrejoj. Ekz. Kosovo estis komence de la 20-a jarcento preskaŭ eksplicite serba (plejparte ortodoksaj) kun certa albana minoritato (superas muslimoj). Nun ĉi tie post sociaj ŝanĝoj, tra kiuj la regiono trairis en la dua duono de la 20-a jarcento superas muslimaj albanoj (danke al alta naskofteco ili hodiaŭ kreas proksimume 90 % da loĝantoj).

Kiel ekzemplon de la perforta disvastiĝado de islamo eblas konsideri ekz. kunpuŝiĝoj en la norda kaj la meza Afriko (provinco Darfuro).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]