Oliveca martestudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olive ridley sea turtle cropped.jpg
Arealoj

La Oliveca martestudo (Lepidochelys olivacea), konata foje kiel Pacifika martestudo, estas specio de martestudo en la familio Cheloniidae. La specio estas la dua plej malgranda[1] kaj plej abunda el la martestudoj de la tuta mondo. Lepidochelys olivacea troviĝas en varmaj kaj tropikaj akvoj, ĉefe en Pacifiko kaj en la Hinda Oceano, sed ankaŭ en varmaj akvoj de Atlantika Oceano.[2]

Tiu testudo kaj la samgenra Kempa martestudo estas tre bone konataj pro sia unika amasnestumado nome el la hispana "arribada", kie miloj da femaloj kunvenas sur la sama strando por ovodemeti.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "Olive ridley Turtle". Alirira la 25an de aŭgusto 2020.
  2. "Olive ridley Turtle". wwwfindia.org.