Diego Garcia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por aliaj signifoj vidu la apartigan paĝon García.
Elaera foto de la insulo montras la grandajn strukturojn de la militbazo

Diego Garcia estas la plej granda atolo el la Ĉagos-Arkipelago, apartenanta al la Brita Hindoceana Teritorio. Post lukontrakto ĝis 2016 ĝi estas uzata de Usono ekskluzive por armeaj kaj sekret-servaj celoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo de la insularo en la Hinda Oceano

Situo[redakti | redakti fonton]

La Ĉagos-Arkipelago situas meze de la Hinda Oceano sur la Mezoceana dorso, ĉirkaŭ 1.600 km sude de Barato. Krome plej proksimaj estas Maldivoj (en distanco de 800 km) kaj Sejŝeloj (1800 km).

La arkipelago konsistas el sesdeko da atolinsuloj (kaj kelkaj subakvaj). La landareo kovras proksimume 30 km², kiuj ĉirkaŭas areon de entute 124 km² da lagunoj. La plej granda el ili estas Diego Garcia kun areo de 27 km² kaj bordlinio de 69 km.

La atolo preskaŭ komplete ĉirkaŭfermas la lagunon, kiu nur en la nordo havas "buŝon" kun tri insuletoj (la Okcidenta Insulo kun 3,4 ha, la Centra Insulo kun 6 kaj la Orienta Insulo kun 11,75). La plej alta "monto" havas altecon de 6,70 metroj (!), la averaĝa alteco estas 1,20 msm. La insulo preskaŭ komplete ĉirkaŭas lagunon, 19 km longa kaj 8 km vasta.

Tertremoj kaj cunamoj[redakti | redakti fonton]

Epicentro kaj trafitaj marbordoj
La hindoceana cunamo de 2004.

La cunamo post la tertremo en Hinda Oceano en 2004 laŭ aserto de la usona armeo ne faris gravajn damaĝojn [1], kvankam biologia priserĉado en 2005 indikis eroziajn breĉojn en marborda strio 200 aŭ 300 m longa. Plia biologia pristudado de la Chagos Conservation Trust informis, ke la rezulta postondaĵo forprenis arbustojn kaj arbetojn.

Oni povas imagi la insulon (kies meza alteco estas nur 1,20 metrojn super marnivelo) trafita de ia 6-metra ondo same kiel Indonezio, tio certe forviŝus multajn homojn kaj damaĝus multajn konstruaĵojn. Sed ŝajne al la insulo helpas du protektosistemoj, unu natura kaj unu teknika:

  • Helpis al la atolo la oceana topografio: profunda oceana "kanjono", la Ĉagos-Tranĉeo, kiu situas nur 80 km oriente de Diego Garcia (ĝi longas 650 km kaj havas profundecon de 4.900 m) kaj "glutis" konsiderindan parton de la cunama frapo.
  • En la militbazo oni ricevis la cunamo-averton de la usona veteroficejo, kaj la soldatoj povis sekurigi sin en firmaj domoj. Entute ili estis la solaj homoj, kiuj ricevis kaj taŭge reagis al la averto. Intertempe Indonezio instalis cunamavertan sistemon (indonezia-germana kunlaboro, inaŭguro 11-an de novembro 2008). [2], sed en 2004 nenio tia ekzistis por la Hinda Oceano.

Je la 30a de novembro de 1983, tertremo 7 magnituda 55 km nord-okcidente de la insulo kreis cunameto, kiu altigis la ondojn lagunajn 1,5 m kaj damaĝis domojn, varfojn, kaj la DAVn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

East Point, iam la plej granda setlejo kun preĝejeto.
Notu la oceanon (fone) kaj lagunon.

Jara pluvo estas averaĝe 260 cm, kun la plej pluvaj monatoj ekde oktobro ĝis februaro. Dum la plej seka monato aŭgusto pluvas averaĝe 100 mm. Temperaturoj ĝenerale altas ĉirkaŭ 30 °C tage, kaj 20 °C nokte. Estas tre malseka dum la tuta jaro. Preskaŭ neĉesanta venteto komfortigas la veteron.

Diego Garcia havas riskon de tropikaj ciklonoj. Nenie troviĝas montoj por haltigi la venton. Ekde la 1960-aj jaroj, la insulo ne tre estis trafita de severa ciklono, kvankam ĝi ja ofte estas minacita. La plej forta vento en la jaroj 1970 ĝis 2000 ne havis pli ol 75 km/h.

Vegetacio[redakti | redakti fonton]

La insulo estas kovrita de abundega vegetaĵaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La insulo estis ne loĝata, kiam alvenis portugalaj maristoj iam post jaro 1500 (la ekzakta dato de la malkovro ne estas konata).

Komence ĝi apartenis al Portugalio ĝis iom post la jaro 1700, poste Francio pretendis ĝin kaj administris ĝin el Maŭricio. Fine de la Napoleonaj militoj Francio devis transdoni ĝin kune kun Maŭricio al Britio.

Post la fino de la 18-a jarcento eŭropanoj setlis sur la insulo, establis plantejojn kaj lepro-kolonion. Nigraj sklavoj kaj baratanoj estis venigataj. En 1838 sklaveco estis aboliciita. En 1859 vivis 338 homoj sur la atolo, en 1895 oni konstruis la unuan preĝejon. La loĝantoj nomiĝas Îlois (france: insulanoj) aŭ Ĉagosanoj, ĝis fine de la 1960-aj jaroj la poopulacio kreskiĝis ĝis 1.200 - 2.000 personoj. Plej grava produkto estis kopro kaj koproleo.

Post 1960[redakti | redakti fonton]

Dum la tempo de la Brita imperio la insularo estis administrata kune kun Maŭricio, sed en 1965 - prepare al la sendependigo de Maŭricio (1968) - Britio apartigis la administradon de ambaŭ. Fine de la 1960-aj jaroj, Britio luis la insulon al Usono, ambaŭ kune volis starigi militbazon tie. Por ebligi tion sen ĝenado de lokuloj, la brita administado transportigis la tutan lokan populacion al Maŭricio kaj al Sejŝeloj. Tiu politiko de Senloĝigo de Diego Garcia estis vaste kritikata.

En novembro 2000 brita kortumo aljuĝis al la Îlois la rajton reveni en sian landon. Sed helpe de "reĝa edikto" la brita registaro klopodis malvalidigi la kortuman verdikton, kio de duainstanca kortumo estis taksata kiel "misuzo de potenco". En 2007 la lasta brita instanco, la supera parlamenta ĉambro House of Lords, revalidigis la verdikton de la unua instanco. Sekvis plendo kontraŭ tio ĉe la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en Strasburgo, kiu nun atendas sian proceson.

La brita registaro pledas, ke reveno de la iamaj loĝantoj kaj iliaj idoj eblas nur, se ne plu estas neceso por armea uzo de la tereno, des pli ĉar la lukontrakto kun Usono validas ĝis 2016 kaj povas esti plidaŭrigata por pliaj 20 jaroj.

Post la akcidento de kosmopramo Columbia la 1-an de februaro 2003 Diego Garcia estis elektita kiel oficiala surterigejo en estontaj urĝbezonaj kazoj.

Armea uzo[redakti | redakti fonton]

Fine de la 1960-aj jaroj Britio kaj Usono establis komunan militbazon sur Diego Garcia, en kiu kutime troviĝas 1.700 armeanoj kaj 2.000 civilaj dungitoj. Inter 1966 kaj 1976 ambaŭ landoj faris tri kontraktojn pri la rajtoj de uzado. En 1973, meze de la malvarma milito, kiam Barato kaj Sovetunio estis aliancanoj, la usona sekretservo NSA instalis stacion por subaŭskulti ĉion, aparte la radiokomunikadon de sovetuniaj militŝipoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Diego Garcia Navy base reports no damage from quake, tsunamis". Leo Shane III, Stars and Stripes. 28 December 2004. URL accessed 1 June 2006.
  2. vgl. Lossau, Norbert: Deutsche Technik warnt präzise vor Tsunamis (Germana tekniko cunamavertas akurate) ĉe welt.de, 9-a Nov 2008 (aufgerufen am 11. November 2008)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 7°18′S 72°24′E  /  7.3°S, 72.4°O / -7.3; 72.4 (Diego Garcia)