Reĝa pingveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Reĝa pingveno
King penguin blue and orange.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedo Spheniscidae
Genro: Aptenodytes
Specio: A. patagonicus
Aptenodytes patagonicus
Miller, JF, 1778
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Reĝa pingveno, Aptenodytes patagonicus, aŭ laŭ la latina scienca nomo Patagona aptenodito, estas la plej granda specio de Pingvenoj kun 11 al 16 kg post la Imperiestra pingveno. Estas 4 milionoj da ili en la Antarkta ekozono. Estas du subspecioj nome nomiga A. p. patagonicus kaj A. p. halli; patagonicus troviĝas en Suda Atlantiko kaj halli aliloke.

La Reĝa pingveno manĝas malgrandajn fiŝojn, ĉefe torĉofiŝoj, kaj kalmarojn kaj dependas malpli ol aliaj predantoj de Suda Oceano el krilo kaj aliaj krustuloj. Por manĝi ili ripete subnaĝas ĝis ĉirkaŭ 100 m, kaj estis registrita ĉe profundoj de pli ol 300 m.[1]

La Reĝa pingveno reproduktiĝas en ĉeantarktaj insuloj ĉe la nordaj bordoj de Antarkto, Suda Georgio, kaj aliaj moderklimataj insuloj de la mondoregiono.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Granda kolonio de Reĝaj pingvenoj ĉe Salisbury Plain en Suda Georgio.

Reĝaj pingvenoj reproduktiĝas ĉe ĉeantarktaj insuloj inter 45 kaj 55°S, ĉe la nordaj bordoj de Antarkto, same kiel ĉe Fuegio, la Malvinoj, kaj aliaj moderklimataj insuloj de la mondoregiono. La totala populacio estas ĉirkaŭkalkulita je 2.23 milionoj da paroj kaj pliiĝas.[2] La plej grandaj reproduktaj populacioj estas ĉe Krozetinsuloj, kun ĉirkaŭ 455,000 paroj, 228,000 paroj en la Princ-Eduardaj Insuloj, 240,000–280,000 en Kergelenoj kaj ĉirkaŭ 100,000 en la arkipelago Suda Georgio. La Makvora Insulo havas ĉirkaŭ 70,000 parojn. La ne-reprodukta teritorio estas malbone konata ĉar oni registris vagantajn birdojn el la Antarkta Duoninsulo same kiel ĝis Suda Afriko, Aŭstralio kaj Novzelando.

La Nature Protection Society liberigis Reĝajn pingvenojn en Gjesvær en Finnmark, kaj en Røst en Lofotoj en norda Norvegio en aŭgusto de 1936. Oni registris birdojn en la areo kelkajn fojojn en la 1940-aj jaroj kvankam neniu estis vidita ekde 1949.[3]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Aptenodytes patagonicus

La supra parto de ties brusto, sub la gorĝo, estas tre flavecoranĝa, bordita de nigra linio, kaj flavece nuance al blanko de suba brusto; la dorso estas griza, ĝis la vosto. Ties ventro estas blankeca, kaj ties kapo estas nigra kun tre longa beko, pinteca kaj parte oranĝeca (suba makzelo escepte la pinto), kaj kroma oranĝeca areo en nuko (totale tri oranĝaj markoj). Ties kruroj estas adaptitaj por naĝi kaj subnaĝi. Ili estas 85 al 95 cm longaj kaj pezas el 12 al 14 kg. Tamen la pezo de junuloj povas varii el 8 al 20 kg depende de la momento. La ino pezas ĝenerale 2 kg malpli. Ties beko estas ĉirkaŭ 13 cm longa kaj ties flugiloj ĉirkaŭ 34 cm longaj.

Tiu pingveno similas multe al la Imperiestra pingveno, el kiu ĝi distingiĝas per ioma malgrando, orelareaj makuloj tre oranĝaj kaj bekobazo el oranĝa al ruĝeca.

La idoj estas kovritaj de bruna lanugo ege milda, kiu aspektas kvazaŭ haro. Junuloj havas foje nigran bekon.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ido de Reĝa pingveno.

La usona zoologo Gerry Kooyman revoluciis la studon de pingvena manĝokutimaro en 1971 kiam li publikigis siajn rezultojn el ligado de aŭtomataj merĝoregistriloj al Imperiestraj pingvenoj,[4] kaj registris merĝon de 235 m fare de Reĝa pingveno en 1982.[5] La nune maksimuma merĝoregistro estas de 343 metroj en la regiono de la Malvinoj,[6] kaj la maksimuma tempo de merĝo de 552 sekundoj estis registrita ĉe la Krozetoj.[7] La Reĝa pingveno merĝas al profundecoj de 100–300 metroj, kaj estas ĉirkaŭ 5 minutoj submerĝe, dum tagolumaj horoj, kaj malpli ol 30 m nokte.[8][9]

Sono el Birdarejo ĉe Golfo Lusitania en Makvora Insulo.

La majoritato (ĉirkaŭ 88% en unu studo) de merĝoj faritaj de Reĝaj pingvenoj estas fundaj; tio estas, la pingveno merĝas je ia profundo kaj restas tie por periodo ĉasante (ĉirkaŭ 50% el la totala merĝotempo) antaŭ reveni al la surfaco. Ili estis priskribitaj kiel U-formaj aŭ W-formaj, rilate al la sekvo de la merĝo. La birdo merĝas en V-forma aŭ 'najlo' modelo en la restanta 12% de merĝoj; tio estas ke la birdo merĝas je angulo tra la akvokolono, atingas ian profundon kaj poste revenas al surfaco. Aliaj pingvenoj merĝas en tiu lasta manĝomodelo kontraste.[8][10] Observoj ĉe la Krozetinsuloj montris, ke plej Reĝaj pingvenoj estis vidataj ĝis je 30 km el la kolonio.[11] Uzante averaĝan naĝorapidon, Kooyman ĉirkaŭkalkulis la distancon veturitan al manĝareoj je 28 km.[8]

Ties averaĝa naĝorapido estas 6.5–10 km/h. Ĉe malpli profundaj merĝoj sub 60 m, ĝi averaĝe faras 2 km/h por descendi kaj ascendi, dum ĉe pli profundaj merĝoj super 150 m, ĝi averaĝe faras 5 km/h en ambaŭ direktoj.[9][12] Reĝaj pingvenoj ankaŭ uzas naĝoteknikon por spiri dum plutenas rapidon. Surtere la Reĝa pingveno alternas inter piedirado per balanciĝa sinteno kaj toboganado — gliti super glacio sur sia ventro, pelita per siaj piedoj kaj flugilecaj naĝiloj. Kiel ĉiuj pingvenoj, ĝi estas neflugaj birdoj.[13]

Tiu specio vivas ĝis 20 jaroj en naturo.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo kaj ido en Sud-Georgio

Reĝaj pingvenoj manĝas malgrandajn fiŝojn, kaj kalmarojn kaj dependas malpli ol aliaj predantoj de Suda Oceano el krilo kaj aliaj krustuloj. Fiŝoj konstituas 80–100% el ties dieto, escepte en vintraj monatoj de Julio kaj Aŭgusto, kiam ili formas nur 30%.[9] Torĉofiŝoj estas la ĉefa fiŝo manĝata, ĉefe de la specioj Electrona carlsbergi kaj Krefftichthys anderssoni, same kiel Protomyctophum tenisoni. Estas konsumitaj ankaŭ la Svelta paradiplospino (Paradiplospinus gracilis) de la familio de Gempiledoj, kaj la Champsocephalus gunneri. Cefalopodoj konsumataj estas tiuj de la genro Moroteuthis, la hokokalmaroj aŭ Kondakovia longimana, nome la Sepstela flugokalmaro (Martialia hyadesii), junaj Gonatus antarcticus kaj specioj de la genro Onychoteuthis.[9]

Predantoj[redakti | redakti fonton]

La predantoj de la Reĝa pingveno estas birdoj kaj akvaj mamuloj:

  • Specioj de rabmevoj (genro Stercorarius) predas malgrandajn idojn kaj ovojn.
  • La blanka ĥionido (Chionis alba) kadavromanĝanto kadavromanĝas mortintajn idojn kaj krome neatentitajn ovojn.[14]
  • La marleopardo (Hydrurga leptonyx) kaptas plenkreskulojn mare.[15]
  • Ankaŭ la granda orcino povas ĉasi Reĝajn pingvenojn.
  • La foko gazela arktocefalo ĉe insulo Marion estis vidata ĉasanta Reĝajn pingvenojn surstrande, mortigantaj kaj manĝantaj ilin. Ŝajne ĉefe maskloj, kaj partikulare antaŭplenkreskaj maskloj.[16]

Pariĝado kaj reproduktado[redakti | redakti fonton]

Pariĝantaj Reĝaj pingvenoj ĉe Makvora Insulo.

La Reĝa pingveno kapablas reproduktiĝi je tri jaroj de aĝo, kvankam nur tre malgranda minoritato (5% registrita ĉe Krozetoj) fakte faras tion; la averaĝa aĝo de la unua reprodukto estas ĉirkaŭ 6 jaroj.[17] La Reĝaj pingvenoj estas seriaj monogamoj, tio estas formas parligon unu post alia. Ili pariĝas nur kun unu partnero ĉiujare, kaj restas fidela al tiu. Tamen fideleco dum jaroj estas nur ĉirkaŭ 29%.[18] La longa reprodukta ciklo povas kontribui al tiu malalta indico.[19]

La Reĝa pingveno havas malkutime longan reproduktan ciklon, kio daŭras ĉirkaŭ 14–16 monatojn el ovodemetado al sendependigo de idoj.[20] Kvankam paroj povas klopodi reproduktiĝi ĉiujare, ili ĝenerale sukcesas nur unu jaron el du, aŭ du jarojn el tri en trijara modelo en Suda Georgio.[15] La reprodukta ciklo startas en septembro al novembro, kiam birdoj revenas al kolonioj por antaŭnupta plumoŝanĝado. Tiuj kiuj estis malsukcesaj en reproduktado la antaŭan sezonon ofte alvenas pli frue. Ili poste revenas al maro dum tri semajnoj antaŭ veni surmarborden en novembro aŭ decembro.[21] La pingvenino demetas unu piroforman blankan ovon kiu pezas 300 g.[22] Ĝi estas dekomence milda, sed plifortiĝas kaj malheliĝas al palverdeca koloro. Ĝi estas ĉirkaŭ 10 x 7 cm.[22]

Ovo de Aptenodytes patagonicus

La ovo estas kovata dum ĉirkaŭ 55 tagoj de ambaŭ gepatroj kiuj kunfaras respondecon por kovado laŭ vicoj de po 6–18 tagoj. Eloviĝo daŭras ĝis 2–3 tagojn por iĝi kompleta, kaj la idoj naskiĝas duon-malfrumaturaj kaj nestoloĝantaj. Alivorte, ili havas nur fajnan kovron de lanugo kaj estas tute dependaj el la gepatroj por manĝo kaj varmo.[23] La zorgofazo startas post la nasko de la ido. La juna ido pasas sian tempon balance sur la piedoj de siaj gepatroj, ŝirmita de sako formata el ventra haŭtaĵo de patro.[23] Dum tiu tempo, la gepatroj alternas ĉiun 3an–7an tagon, tiel ke unu zorgas la idon dum la aliaj manĝas. La zorgofazo daŭras 30–40 tagojn. Poste la ido jam multe kreskiĝis, povas zorgi per si mem, varmiĝi kaj protekti sin mem kontraŭ plej predantoj. Ĝi iĝas pli kaj pli scivolema kaj startas esplori siajn ĉirkaŭojn. Ĝi finfine formas grupon kun aliaj idoj, nome idovartejon. Idovartejoj estas zorgitaj de nur kelkaj plenkreskuloj; plej gepatroj povas lasi siajn idojn por manĝi ili mem kaj nutri poste siajn idojn. Ankaŭ aliaj specioj de pingvenoj praktikas tiun metodon de komunuma idozorgado.

Aprile la idoj jam estas preskaŭ tutkreskaj, sed perdas pezon pro fastado dum la vintraj monatoj, kaj rehavas ĝin dum printempo en septembro. Tiam okazas elnestiĝo fine de printempo al komenco de somero.

Reĝaj pingvenoj formas grandajn reproduktajn koloniojn; ekzemple, la kolonio de Suda Georgio ĉe Salisbury Plain enhavas ĉirkaŭ 100,000 reproduktajn parojn kaj unu ĉe la golfo Sankta Andreo ĉirkaŭ 100,000 birdojn. Pro la longa reprodukta ciklo, la kolonioj estas konstante okupataj.

La Reĝa pingveno nutras sian idon per manĝo de fiŝo, ties ioma digestado kaj regurgitado de la manĝo al la idobuŝo.

Pro ties grando, la idoj de Reĝa pingveno postulas 14–16 monatojn antaŭ esti pretaj iri al maro. Tio estas tre diferenca el la kazo de pli malgrandaj pingvenoj, kiuj zorgas siajn idojn dum ununura somero kiam manĝo abundas. La Reĝaj pingvenoj tempoplanas sian pariĝadon tiele ke la idoj disvolviĝu dum la plej akra sezono por fiŝkaptado. Tiele por la tempo kiam la junaj pingvenoj estas finfine sufiĉe maturaj por sendependiĝi, jam estas somero kiam manĝo abundas kaj la kondiĉoj estas pli favoraj por ke la junuloj survivu sole.

Junaj Reĝaj pingvenoj

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Konsiderita flagospecio, oni kalkulis 176 individuojn en kaptiveco en Nordamerikaj Bestoĝardenoj kaj Akvarioj en 1999.[24] La specio estis bredata en kaptiveco ĉe la SeaWorld San Diego. Kaj estas montrata en SeaWorld Orlando, Bestoĝardeno de Indianapolis,[25] Bestoĝardeno de Detrojto, Sanktaluisa Bestoĝardeno,[26] Akvario de Newport en Newport (Kentukio), Zoo de Edinburgo en Skotlando, Zoologia ĝardeno de Berlino en Germanio, Bestoĝardeno de Zuriko en Svisio, Diergaarde Blijdorp en Nederlando, 63 Seaworld en Seulo, Suda Koreio, Melburna Akvario en Aŭstralio, Museo del Mar (Mar del Plata) en Argentino, Loro Parque en Hispanio, Skiejo de Dubajo en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kaj en Kalgaria Zoo en Kanado.

La Reĝa pingveno estas simbolo de la Zoo de Edinburgo.

La ornitologia kromnomo de Roger Tory Peterson estis "King Penguin", en angla Reĝa pingveno.

Elstaraj Reĝaj pingvenoj[redakti | redakti fonton]

  • Sir Nils Olav, la Edinburga maskoto kaj altranga oficiro de la Reĝa Norvegia Gvardio.
  • Miŝa, centra rolulo kaj metaforo en du noveloj de la ukrainia verkisto Andrej Kurkov.
  • La Reĝa pingveno estas la specio de pingveno reprezentata de la populara rolulo Pingveno Pondus, nome bildo aperanta en diversaj vendejoj tra Kanado. Pondus originiĝis en danaj porinfanaj libroj verkitaj kaj fotitaj de Ivar Myrhøj kaj publikigitaj en 1997 de Lademann fine de la 1960-aj jaroj. Tiuj pingvenoj aperis en la produkto de Batman Returns.
  • Opus la Pingveno, fikcia rolulo en la bildstrioj Bloom County, Outland kaj Opus, estas Reĝa pingveno kaj la plej fama rolulo de tiuj bildstrioj.
  • Lala la Pingveno iĝis virusa videostelulo post ero de Animal Planet aperiĝis lin venante al proksima merkato en Japanio serĉi fiŝon.[27]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Culik, B. M; K. PÜTZ, R. P. WILSON, D. ALLERS, J. LAGE, C. A. BOST, Y. LE MAHO (January 1996). "DIVING ENERGETICS IN KING PENGUINS (APTENODYTES PATAGONICUS)", gazeto : Journal of Experimental Biology, volumo : 199, paĝoj : 973–983
  2. (2002) A Complete Guide to Antarctic Wildlife. Alula Press. ISBN 951-98947-0-5. 
  3. (1981) Introduced Birds of the World: The worldwide history, distribution and influence of birds introduced to new environments. Terrey Hills, Sydney: Reed, 30. ISBN 0-589-50260-3. 
  4. Kooyman GL, Drabek CM, Elsner R, Campbell WB (1971). "Diving behaviour of the Emperor Penguin Aptenodytes forsteri", gazeto : Auk, volumo : 88, paĝoj : 775–95
  5. Kooyman GL, Davis RW, Croxall JP, Costa DP (1982). "Diving depths and energy requirements of the King Penguins", gazeto : Science, volumo : 217, numero : 4561, paĝoj : 726–27. COI:10.1126/science.7100916
  6. Pütz K, Cherel Y (2005) The diving behaviour of brooding king penguins (Aptenodytes patagonicus) from the Falkland Islands: variation in dive profiles and synchronous underwater swimming provide new insights into their foraging strategies. Marine Biology 147: 281-290
  7. Pütz K, Wilson RP, Charrassin J-B, Raclot T, Lage J, Le Maho Y, Kierspel M, Culik BM, Adelung D (1998) Foraging strategy of king penguins (Aptenodytes patagonicus) during summer at the Crozet Islands. Ecology 79: 1905-1921
  8. 8,0 8,1 8,2 Kooyman GL, Cherel Y, Le Maho Y, Croxall JP, Thorson PH, Ridoŭ V (1992). "Diving behaviour and energetics during foraging cycles in King Penguins", gazeto : Ecological Monographs, volumo : 62, numero : 1, paĝoj : 143–63. COI:10.2307/2937173
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Williams (The Penguins) p. 147
  10. Williams (The Penguins) p. 87-88
  11. franceRidoux V, Jouventin P, Stahl J-C, Weimerskirch H (1988). "Ecologie alimentaire comparée des manchots nicheurs aŭ Iles Crozet", gazeto : Revues Ecologie, volumo : 43, paĝoj : 345–55
  12. Adams, NJ (1987). "Foraging ranges of King Penguins Aptenodytes patagonicus during summer at Marion Island", gazeto : Journal of Zoology, volumo : 212, numero : 3, paĝoj : 475–82. COI:10.1111/j.1469-7998.1987.tb02918.x
  13. Williams (The Penguins) p. 3
  14. Williams (The Penguins) p. 40
  15. 15,0 15,1 Stonehouse, B (1960). "The King Penguin Aptenodytes patagonicus of South Georgia I. Breeding behaviour and development", gazeto : Falkland Islands Dependencies Survey Scientific Report, volumo : 23, paĝoj : 1–81
  16. King penguins become fast food for Antarctic fur seals. Alirita 28a Septembro 2012.
  17. Williams (The Penguins) p. 151
  18. Williams (The Penguins) p. 54
  19. Williams (The Penguins) p. 152
  20. Williams (The Penguins) p. 148
  21. Williams (The Penguins) p. 149
  22. 22,0 22,1 Williams (The Penguins) p. 150
  23. 23,0 23,1 Williams (The Penguins) p. 28
  24. Diebold EN, Branch S, Henry L (1999). "Management of penguin populations in North American zoos and aquariums", gazeto : Marine Ornithology, volumo : 27, paĝoj : 171–76. Alirita 31a Marto 2008. (PDF)
  25. Penguin Feed/Chat. Indianapolis Zoo website. Alirita 2011-12-01.
  26. Penguin & Puffin Coast. Saint Louis Zoo website (2009). Alirita 14a Septembro 2009.
  27. "Lala Penguin Goes Shopping" Animal Planet. 2011. http://www.youtube.com/watch?v=LcpcMxmLtCQ

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mike Bingham: Penguins of the Falkland Islands and South America, 2001, pp. 23-28, ISBN 0-7596-3335-5
  • Klemens Pütz: Untersuchungen zur Ernährungsökologie von Kaiserpinguinen (Aptenodytes forsteri) und Königspinguinen (Aptenodytes patagonicus). Alfred-Wegener-Institut für Polar- und Meeresforschung, Bremerhaven 1994. 139 S. Teilw. zugl.: Kiel, Univ., Dissertation 1993.
  • Bernard Stonehouse: The King Penguin, Aptenodytes patagonica, of South Georgia. Colonial Off., London 1960. Scientific reports, Falkland Islands Dependencies Survey.
  • Tony D. Williams: The Penguins. Oxford University Press, Oxford 1995, ISBN 0-19854-667-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo King Penguin en la angla Vikipedio.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.