Pingveno Pondus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pingveno Pondus estas rolulo de dana porinfana libro, nome Pingveno Pondus, verkita kaj ilustraciita de Ivar Myrhøj en 1966. Tiu figuro estas rekonita pro la ruĝa skarpo kiun ĝi vestas ĉirkaŭ sia kolo. Myrhøj publikigis totalon de kvar libroj pri Pingveno Pondus, ĉiuj inter 1966 kaj 1969.[1] Arkivigite je 2007-02-02 per la retarkivo Wayback Machine. Pondus estis ankaŭ uzita kiel maskoto por la plej granda bako de Danio nome Danske Bank, kie oni donis Pondus-formajn ŝparujojn al infanoj ekde 1967.[2][rompita ligilo]

La inspiro por Myrhøj pri Pondus estis Reĝa pingveno loĝanta en la Kopenhaga Bestoĝardeno. Estas du bronzaj statuoj de Pondus en Danio, unu en la Kopenhaga Bestoĝardeno, kaj alia en porpiediranta strato en Fredericia.[3][rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]