Granda orcino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Granda orcino
Troveblo de fosilioj: Frua Plioceno - Nun
saltanta orcino
saltanta orcino
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Cetacoj Cetaceae
Subordo: Dentcetacoj Odondoceti
Familio: Delfenoj Delphinidae
Genro: Orcinus
Specio: O. orca
Orcinus orca
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
Status iucn2.3 CD eo.svg
Konserva statuso: Dependa je protektado (LR/cd)[1]
Vivareo de Granda Orcino
Vivareo de Granda Orcino
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La granda orcino (Orcinus orca) aŭ orko, konata ankaŭ sub la nomo „murda ceto", estas cetaco. Ĝi apartenas al subfamilio orcinenoj (Orcininae), al kiu apartenas ankaŭ la malgranda orcino (Pseudorca crassidens).

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

orcina skeleto

Masklaj orcinoj povas longi ĝis 10 m kaj pezi ĝis 9 tunojn. La femalaj orcinoj longas 8,5 m kaj pezas 5,5 tunojn. Kun tiuj dimensioj, orcino estas la plej granda specio de la delfenoj. Ĝi havas grandan dorsan naĝilon, kiu longas ĉe maskloj ĝis 1,8 m. La kaposupro, brustaj, dorsaj kaj vostaj naĝiloj estas nigraj, la gorĝo kaj la ventro estas blanka. La flankoj kaj la dorso estas nigra kun escepto de blanka, ovala makulo super kaj malantaŭ la okuloj kaj unu varia „setlo" mlantaŭ la granda dorsa naĝilo. Tiu "selo" kaj la formo de la dorsa naĝilo servas la cetesplorojn kaj la identigon de la unuopaj cetoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ili troviĝas dismare, sed plej ofte en la akvoj de la arkto kaj antarkto. Ili preferas la bordoproksimajn akvojn kaj golfetojn. La granda orcino aperas eĉ ĉe la eŭropaj atlantikaj bordoj, precipe en la heringriĉaj akvoj ĉirkaŭ Islando kaj Norvegio. Aliloke ili troveblas nur escepte.

orcino en la arkto

Vivo[redakti | redakti fonton]

Orconoj povas estis subakve 15 minutojn kaj naĝi kun rapido de 45 km/h. Ili nutrado konsistas ĉefe el kalmaroj, birdoj, fokoj kaj fiŝoj same kiel aliaj delfenoj kaj cetacoj, kiel ekz. blua ceto, sed ĝi ĉasas eĉ ŝarkojn, kiujn ĝi murdas per specifa ĉastekniko. Eĉ la blanka ŝarko apartenas al siaj predobestoj.

La orcino apartenas al la plej inteligentaj maraj rabantoj. Ĝi ĉasa plej ofte en asocio kaj specialiĝas diverse:

  • la orcinoj de Sud-Ameriko, ĵetas sin dum ĉasado je fokoj eĉ sur strando.
  • en Islando ĉasas ĝi la haringojn per vosta naĝilo, frapante ilin per tio je senkonscia. tiam ĝi manĝas ili en ripozo.
  • en Kanado ĉasa la cetoj plej ofte salmojn, insidante en rivera buŝo.
  • Oni pruvis, ke la orcinaj hordoj kaptas eĉ buan balenon. Pro tio ono evoluis specifan taktikon. Kelkaj bestoj mordas la predotan ceton ĉe la vosta naĝilo por bari la fornaĝon, dume aliaj mordas ĉe la akpo kaj la okulproksimo tiel malhelpinte la subakviĝon.

La femala orcino (orcinino) naskas en ĉiu 4-a ĝis 5-a jaro post gravedeco de 15-16 monatoj. La orcinoj vivas en asocioj (lernejoj), kiujn gvidas pli maljuna orcinino. La orcinidoj restas eĉ post plenkreskiĝo ĉe la familio. Tiu formo de matriarkeco estis pli frue nekonata ĉe predantantaj bestoj vivantaj plej ofte en haremoj. Oni malkovris la aferon en la 1970-aj jaroj.

La fiŝvorantaj orcinaj grupoj (ĝis 100 kaj pli da bestoj) estas plej ofte pli grandaj ol tiuj rocinaj grupoj, kiuj manĝas aliajn marajn mamulojn (malpli ol 10).

La ina orcino povas vivi averaĝe 50 jarojn (malofte eĉ 80) dume viraj bestoj havas la vivdaŭron de 30 jaroj (malofte ĝis 50).

Orcinoj kaj homoj[redakti | redakti fonton]

Nomon kiel „murda ceto"„murda delfeno aŭ baleno", ricevis ĝi pro la senkompataj atakoj kontraŭ la mamuloj, homoj. Ĉiujare okazas, ke orcino kaptas, murdas homojn; formordas piedojn, krurojn.

La orcinoj neniam estis celo de fiŝkaptado (nur Sovetunio ĉasis ilin en la 1960-aj jaroj por furaĝo, por la felobestaj bienoj). La homo rigardis ĝin ĉima kiel rivalon. En la 1950-aj jaroj, la islanda registaro eĉ petis helpon de Usono por ekstermi ĉiujn orcinojn en la proksimaj akvoj.

La besto aperas ekde al 1960-aj jaroj en la delfinarioj. Orcino aperis en la usona filmo Free Willy (liberigu vilion) kiel Keiko. Tiu filmo donis al li ioman pozitivan reputacion.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cetacean Specialist Group (1996). Orcinus orca. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Database entry includes a lengthy justification of why this species is dependent on conservation

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • John Ford, Graeme Ellis, Kenneth Balcomb: Killer Whales. University of Washington Press, 2000 ISBN 0-295-97958-5
  • Erich Hoyt: Orca - The Whale Called Killer. Firefly Books, 1990, ISBN 0-920656-25-0
  • Peter Knudtson: Orca - Visions Of The Killer Whale. Sierra Club Books, 1996, ISBN 0-87156-906-X
  • Alexandra Morton: Listening To Whales. Ballantine Books, 2002, ISBN 0-345-43794-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]