Sokotra
El Vikipedio
Sokotra aŭ Sukutra (“Insulo de la beata”, el la sankrita) (Arabe سقطرى ) estas kvar insula arkipelago en la Hinda Oceano, ĉ. 340 km sudokcidente de bordoj de Jemeno. Ĝi apartenas al Jemeno.
Enhavo |
[redakti] Priskribo
Sokotra estas la plej granda insulo de samnoma insularo, kun areo de 3600 km2. Ĝian internon okupas la Haĝir-montaro (pinto 1509 m), norde mallarĝa, sude pli larĝa apudborda ebenaĵo. La insulon ĉirkaŭas sudokcidente kaj okcidente insuletoj, same apartenantaj al Jemeno (Samha, Darsah al-Ikhvan kaj Abd al Kuri).Ili kuŝas sur koralrifo (atolo), kiu pli frue plej verŝajne estis ligita al Afriko kaj la Araba duoninsulo. Ĝia longeco de oriento al okcidento estas ĉirkaŭ 135 km kaj de nordo al sudo 42 km.
[redakti] Historio
La insulon regis la regantoj de sudorienta Jemeno – krom la portugala okupa tempo de 1507–11. La britoj volis aĉeti la insulon en 1834, sensukcese. La sultano de Jemeno akceptis en la 1880-aj jaroj la britan protektoraton. La sultaneco ĉesis en 1967 kaj Sokotra iĝis parto de la sendependa Jemeno.
[redakti] Loĝantaro
En Sokotra loĝas fiŝkaptistoj, perlokaptistoj kaj agrikulturistoj. En la internaj areoj, nomadoj paŝtas bovon kaj aliajn bestojn. La insulo eksportas purigitan buteron (gi), fiŝon kaj incenson.
[redakti] Faŭno
Sur la insulo vivas multe da endemiaj specioj.
[redakti] Floro
Famaj plantoj de Sokotra estas la arbustoj, donantaj la mirhon kaj incenson; la draceno

