Samhah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de Sokotra arkipelago kun insulo Samhah

Samhah estas insulo inter Sokotra kaj Somalio. Ĝi apartenas al Jemeno kaj havas areon de 40 km². Tri insuloj, Abd al Kuri, Samhah kaj Darsah estas kune konataj kiel "La fratoj". Biogeografie la insulo troviĝas en la Sahel-Sudana ekoprovinco de la Afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Ĝi situas en dezert-kserofitara ekoregiono : la Sokotraj kserofitaroj.

Koordinatoj: 12°09′N 53°03′E  /  12.15°N, 53.05°O / 12.15; 53.05 (Samhah)