Rama Setu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El aero, okcidenten.
Rama Setu separanta la Palkan Golfon el la Golfo de Mannar.

Rama Setu estas ĉeno de kalkoŝtonaj sablejoj, inter la insulo Pamban, konata ankaŭ kiel Ramesŭaram, ĉe la sudorienta marbordo de Tamilnado, Barato, kaj la insulo Mannar, ĉe la nordokcidenta marbordo de Srilanko. Geologia pruvaro sugestas, ke tiu terkolo estas iama terkonekto inter Barato kaj Srilanko.[1]

La terkolo estas 48 km longa kaj separas la akvojn de la Golfo de Mannar (sudokcidente) el tiuj de la Palka Markolo (nordoriente). Kelkaj el la regionoj estas sekaj, kaj la maro en la areo rare superas 1 m de profundo, tiel malhelpante navigadon.[1] Ĝi estis trapasebla perpiede ĝis la 15a jarcento kiam la ŝtormoj profundigis la kanalon. La registroj de la templo Rameŝŭaram diras, ke Rama Setu estis tute super marnivelo ĝis ĝi rompiĝis pro ciklono en 1480.[2][3]

Koordinatoj: 9° 07′ 16″ Nordo 79° 31′ 18″ Oriento / 9.1210 °N, 79.5217 °O / 9.1210; 79.5217 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 “Adam's bridge”, Encyclopædia Britannica.
  2. Garg, Ganga Ram. (1992) “Adam's Bridge”, Encyclopaedia of the Hindu World A–Aj. South Asia Books. ISBN 978-81-261-3489-2.
  3. Ramar Sethu, a world heritage centre?. Rediff.com. Alirita 15a de julio 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]