Orient-Londono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Orient-Londono
Orient-Londono (Sud-Afriko)
DMS
Red pog.svg
Bazaj informoj
ŝtato: Sud-Afriko
provinco: Orienta Kablando
distrikto: Amatole
retejo: eastlondonsa.com

Orient-Londono (angle East London; afrikanse Oos-Londen; kose Imonti) estas urbo kun ĉirkaŭ 500.000 loĝantoj en la komunumo Buffalo City, distrikto Amatolo, provinco Orienta Kablando en Sudafriko. La urbo situas ĉe la marenfluoj de la Buffalo River kaj de la Nahoon River, tuj ĉe la Hinda Oceano.

Orient-Londono estis fondita en la jaro 1836 kiel militposteno de britoj (Fort Glamorgan) kaj estis fortikaĵo dum la Koso-militoj.

La plej grava dungisto en Orient-Londono estas Daimler-AG, kiu produktas tie veturilojn por la sudafrika merkato kaj aliaj landoj kun maldekstraflanka trafiko, kiel ekzemple Aŭstralio.

Antaŭurbo de Orient-Londono estas la township Mdantsane.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]