South Pars-North Dome

El Vikipedio, la libera enciklopedio
South Pars-North Dome
Infrastrukturo South Pars
Infrastrukturo South Pars

Infrastrukturo South Pars

Akvejo Persa Golfo
Termaso Irano / Kataro
Geografia situo 26° 40′ 50″ N, 51° 40′ 40″ O (mapo)26.68055651.677778Koordinatoj: 26° 40′ 50″ N, 51° 40′ 40″ O (mapo)
South Pars-North Dome (Persa Golfo)
South Pars-North Dome (Persa Golfo)
DEC
South Pars-North Dome
South Pars-North Dome
Kampo South Pars-North Dome
Kampo South Pars-North Dome
vdr

South Pars-North DomeNorth Field estas gaskampo situanta en la Persa Golfo.

Ĝeneralaj informoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la plej granda gaskampo en la mondo, kaj estas dividita inter Irano kaj Kataro.[1] Laŭ la Internacia Energia Agentejo, la kampo enhavas ĉirkaŭ 50 970 miliardojn da kubaj metroj da gaso en gasa formo kaj proksimume 50 miliardojn da bareloj da densigita gaso.[2]

Ĉi tiu gaskampo kovras areon de 9700 kvadrataj km, el kiuj 3700 kvadrataj km (South Pars) kiuj estas en iranaj teritoriaj akvoj kaj 6000 kvadrataj kilometroj (North Dome) kiuj estas en kataraj teritoriaj akvoj.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Parto de la gaskampo estis malkovrita en 1971 en Kataro en kunlaboro kun Shell. Produktado komenciĝis en 1989. En Irano la unua malkovro datiĝas de 1990, disvolviĝo de la kampo komenciĝis en 2003 en pluraj etapoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. International Energy Agency (IEA), World Energy Outlook 2008 - Chapter 12 - Natural gas resources and production prospects, Page 298
  2. South Pars attracts $15b in domestic investment. www.payvand.com.
  3. CEDIGAZ:Current status of status of the World's gas giants. Arkivita el la originalo je 2008-05-28. Alirita 2011-01-18.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Câmpul gazeifer South Pars/North Dome en la rumana Vikipedio.