Blankbrusta korvo
Blankbrusta korvo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankbrusta korvo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Corvus albus (Statius Muller, 1776) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blankbrusta korvo aŭ Makulkorvo (Corvus albus) estas amplekse distribuita en Afriko birdospecio de la genro de korvoj.
Strukture, la Blankbrusta korvo estas konsiderata malgranda korvogranda korako, ĉefe pro tio ke ĝi povas hibridiĝi kun la Somala korvo (Nana korvo) kie ties teritorioj koincidas en la Korno de Afriko. Ties kutimoj, tamen, estas pli tipaj de la Eŭrazia Nigra korniko, kaj eble oni povos pruvi moderne ligon (kune kun la somala korvo) inter la eŭraziaj korvoj kaj la Komuna korako.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas proksimume granda kiel la eŭropa Nigra korniko aŭ iomete pli granda (46–50 cm longa) sed ĝi havas proporcie pli grandan bekon, iom pli longajn voston kaj flugilojn, kaj pli longajn krurojn. Kiel ĝia nomo sugestas, ĝia brilnigraj kapo kaj kolo kontrastas kaj estas interrompitaj de granda areo de blankaj plumoj el la ŝultroj suben al ventro. Ankaŭ la vosto, beko kaj flugiloj estas nigraj. Ĝi estas rare vidata malproksime el homa setlejo, kvankam ĝi ne estas tiom ligita al la urba vivmaniero kiel la Blanknuka korvo (Corvus splendens) de Azio.
La voĉo estas priskribita kiel akra "ar-ar-ar-ar" aŭ "karh-karh-karh".
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Tiu specio, la plej disvastigata en Afriko membro de la genro Corvus, loĝas el Subsahara Afriko suben al la Bonespera Kabo kaj en la granda insulo de Madagaskaro, la Komoroj, Aldabra, Zanzibaro, Pembo kaj Bioko. Ĝi loĝas ĉefe en malferma kamparo kun vilaĝoj kaj urboj proksime. Ĝi ne loĝas en la ekvatora regiono de pluvarbaroj.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Dieto
[redakti | redakti fonton]Plej parto de ĝia manĝaĵo estas akirita elgrundo kiel insektoj kaj aliaj etaj senvertebruloj, etaj reptilioj, etaj mamuloj, junaj birdoj kaj ovoj, grenoj, ternuksoj, kadavraĵoj kaj ĉiu ajn eroj de homa manĝaĵo kaj frukto. Oni informis pri tiuj korvoj murdintaj kaj manĝintaj ripozintajn fruktovespertojn kaj ofte ili estas vidataj (foje en grandaj aroj) kadavromanĝantaj ĉe buĉejoj.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La nesto estas kutime konstruita en altaj, izolitaj arboj, kvankam foje oni uzas pli malgrandajn specimenojn, depende de la disponeblo. Ankaŭ la krucajn tenilojn de fostoj de telefono ili uzas ofte. La ovoj, averaĝe 4–5 estas demetitaj el septembro al novembro (depende de la latitudo) kaj estas palverdaj makulitaj el bruno. Ili kovras kutime la ovojn kiel la kovanta ino foriras el la nesto. La kovado daŭras 18–19 tagojn kaj elnestiĝo okazas kutime post ĉirkaŭ 45 tagoj. Ambaŭ gepatroj zorgas la idojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fotoj
[redakti | redakti fonton]- Alvokanta birdo deproksime Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Alvokanta birdo surbranĉe Arkivigite je 2012-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- Filmoj de Blankbrusta korvo ĉe Interreta Birdokolekto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Corvus albus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga