Toresa korako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Toresa korako
Toresa korako, en la brusto de la suba birdo blovas venteto kaj videblas la blankaj plumobazoj
Toresa korako, en la brusto de la suba birdo blovas venteto kaj videblas la blankaj plumobazoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. orru'
Corvus orru
(Bonaparte, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Toresa korako (Corvus orru), nomita ankaŭ kiel Aŭstralia korvoPapua korvo en tiuj respektivaj landoj, estas aŭstralazia membro de la genro de korvoj. Ĝi estas tutnigra korako, kiu troviĝas norde kaj okcidente de Aŭstralio kaj en nordaj insuloj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Toresa korako estis prisrkibita unuafoje de la ornitologo Charles Lucien Bonaparte en 1850,[1] kaj la aŭstralia subspecio ceciliae estis priskribita de Mathews en 1912.[2] En Centra Aŭstralio sudokcidente de Alice Springs, la vorto en Pitjantjatjara por la raso ceciliae estas kaanka. Dum la vorto wati kaanka aludas al rapidfingra homo aŭ al iu kiu vagadas suspektinde.[3]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Toresa korako estas tutnigra specio ĉirkaŭ samgranda (50-55 cm longa) kiel la eŭrazia Nigra korniko sed kun pli fortika beko kaj kun iom pli longaj gamboj. Ĝ havas la tipan blankan irison de aliaj specioj de Aŭstralazio de la genro Corvus sed ĝi povas distingiĝi el plej parto (escepte de la Malgranda korvo) pro la bazo de la plumoj de kapo kaj kolo tutblanka (videblaj post blovo de forta vento kiel en la bildo). Ĝi ankaŭ trenas siajn flugilojn post alterigo.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado

La kontinenta teritorio de la aŭstralia raso C. orru ceciliae okupas la tropikan nordon de Aŭstralio ĝis tiom sude kiom ĝis Brisbano en la orienta marbordo kie ŝajne la specio alkutimiĝis bone al la urba vivo. Plejparte de tiu teritorio, ĝi estas facile distingebla el la aliaj specioj, ĉar ĝi estas la ununura korvedo troviĝanta en norda Aŭstralio.

La aliaj tri rasoj loĝas en diversaj insuloj norde: C. orru orru (la nomiga formo el Papuo-Nov-Gvineo kaj Molukoj), C. orru insularis el Novbritio kaj proksimaj insuloj kaj laste C. orru latirostris de la insuloj Tenimberoj kaj Barbaroj. Tiu estas la areo de la Toresa markolo, kio nomigas la specion.

Ĝi estas iom pli timida ol la aliaj sudaj korvedoj kaj ŝajne rekonas la signifon de pafilportanto kaj rapide malaperas en tiu okazo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas tipa korvo ĉiomanĝanta. Ekzemple ĝi estis vidata manĝanta strandenitan fiŝon, kadavraĵojn, homan restaĵojn, fruktojn kaj insektojn. Adaptebla kaj inteligenta kiel siaj parencoj de Nordameriko, Eŭropo, Afriko kaj Azio, ĝi lernis kiel mortigi kaj manĝi la enmetitajn kaj venenajn Kanbufo sen engluti la venenon puŝinte ilin sur siajn dorsojn kaj mortige frapinte ilin per sia pova beko.

Nestumado[redakti | redakti fonton]

La ino demetas 2 al 4 ovojn en granda nesto el bastonetoj alte en arbo.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Tre diferenca el tiu de la Aŭstralia korako. Nazeca "ak-ak-ak-ak-ak""ok-ok-ok-ok".

Sonligo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bonaparte, C.L. (1850). Conspectus Generum Avium. Tom. I. Lugduni, Batavorum: E.J. Brill 543 pp. [385]
  2. Mathews, G.M. (1912). A Reference-List to the Birds of Australia. Novit. Zool. 18: 171-455 [442]
  3. Cliff Goddard. (1992). Pitjantjatjara/Yankunytjatjara To English Dictionary, 2, Alice Springs, Northern Territory: Institute for Aboriginal Development, 26. ISBN 0-949659-64-9. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]