Malgranda korvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malgranda korvo
Malgranda korvo
Malgranda korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. bennetti'
Corvus bennetti
(North, 1901)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Malgranda korvo (Corvus bennetti) estas mezgranda tutnigra birdospecio membro de la familio de Korvedojkorvoj kaj de la genro Corvus.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas indiĝena de Aŭstralio kaj tre simila al la Toresa korako pro la blankaj bazoj de la plumoj de kolo kaj kapo (videblaj nur se vento blovas) sed iom pli malgranda (42-48 cm longa) kaj kun proporcie pli malgranda beko. Ĝ havas la saman blankan irison kiu distingas la speciojn de Aŭstralio el la aliaj de la genro Corvus escepte kelkajn speciojn de insuloj de la nordo de Aŭstralio, kaj unu el Eŭrazio, la Monedo (Corvus monedula). Kiel la Aŭstralia korako, tiu specio kutime havas bluan ringon ĉirkaŭ la pupilon kaj foje ankaŭ alian ĉirkaŭ la ekstera bordo de la blanka iriso.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado

La teritorio estas ĉe okcidenta kaj centra Aŭstralio, ofte loĝante tre sekajn, ĉedezertajn areojn. Ĝi oftas etajn kamparurbetojn kaj kultivejojn, kie ties aroj rememoras la eŭropan frugilegon.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Dieto[redakti | redakti fonton]

La manĝo estas prenita el surgrunde kaj inkludas insektojn, cerealojn, kaj aliajn semojn. Ĝi estas malpli kadavromanĝanto ol la aliaj specioj de Aŭstralio.

Nestumado[redakti | redakti fonton]

Ĝi kutime nestumas en etaj, izolitaj kolonioj, kie konstruas nestojn el bastonetoj kovritaj el koto (la ununura aŭstralia specio kiu faras tion).

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Ties voĉo estas "nark-nark-nark-nark". Ili havas ankaŭ pli tipan korvecan "kah-kah-kah".

Bildoligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]