Dikbeka korvo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Dikbeka korvo
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Corvus crassirostris (Rüppell, 1836) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Dikbeka korvo aŭ Dikbeka korako (Corvus crassirostris), estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el la tipa genro Corvus el la Korno de Afriko, kiu kunhavas kun la Komuna korako la elstaron esti la plej grandaj en la familio (60-64 cm longaj kaj 1.5 kg pezaj) kaj ja la plej grandaj el la ordo de la birdoj Paseroformaj.
Enhavo |
[redakti] Aspekto
Ĝi havas tre grandan bekon (kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo), kiu estas flanke kunpremata kaj ege kurba profile, kio donas al la birdo tre distingan kaj preskaŭ humuran aspekton al homoj, kvazaŭ komika bildrolulo kun granda nazo. Tiu beko estas nigra kun blanka pinto kaj havas profundajn nazfendojn kun nur iomete da nazbridaj kovrilpumoj.
Ĝi havas tre mallongajn plumojn ĉe kapo, gorĝo kaj kolo kiuj ĉe gorĝo kaj supra brusto, havas olean brunan brilon. La resto de la birdo estas brilnigra escepte distingan kaj rimarkinda blankan makulon de mallongaj plumoj en la nuko kaj malantaŭa kolo.
[redakti] Distribuado kaj habitato
Ties teritorio kovras Eritreon, Somalion kaj Etiopioj; ties habitato inkludas montarojn kaj altajn ebenaĵojn inter 1500 kaj 3400 m super marnivelo.
[redakti] Kutimaro
[redakti] Dieto
La Dikbeka korvo estas ĉiomanĝanta, kiu manĝas larvojn de skaraboj el animala fekaĵo, kadavraĵojn, vianderojn kaj aliajn homajn manĝaĵojn. Gix estis vidata manĝanta tritikon. Kiam serĉas manĝaĵojn el fekaĵo, ĝi estis vidata uzante distingan falĉan movon por pluki la fekaĵon kaj elpreni la larvojn.
[redakti] Nestumado
Ĝi nestumas en arboj kaj en klifoj, ŝajne konstruante neston el bastonetoj simila al tiu de la Blankkola korvo. La ino demetas 3 al 5 ovojn.
[redakti] Voĉo
Ĝiaj alvokoj inkludas akran nazecan krakon aŭ bastonan spirecan krakon aŭ foje ion kiel "raŭn-raŭn" aŭ "dink,dink,dink".
[redakti] Eksteraj bildoligoj
[redakti] Filmoligoj
- Filmoj de Dikbeka korvo ĉe Interreta Birdokolekto
[redakti] Referencoj
- BirdLife International (2004). Corvus crassirostris. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 12a Majo 2006. Malplej zorgiga