Griza falko
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
| Falco hypoleucos (Gould, 1841) |
||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||
La Griza falko, Falco hypoleucos, estas rara mezgranda falko, unu el la enigmaj ‘misteraj’ birdoj de Aŭstralio, nek facile nek antaŭvideble vidata.
Enhavo |
Aspekto [redakti]
Ĉefe grizaj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj; pli malhela en pintoj de flugilplumoj; flava vaksaĵo. Korpolongo 30–45 cm; enverguro 85–95 cm; pezo 350-600 g. Inoj pli grandaj, kiel ĉe la aliaj falkoj.
Distribuado kaj habitato [redakti]
La Griza falko estas endemio de Aŭstralio, kutime limigita al la arida interno. Malferma kamparo: herbejo de Triodia, arbustaro de Acacia, kaj maldensa lignoelproduktinta arida arbaro.
Konservado [redakti]
Ĝi troviĝas je tre malaltaj densecoj, nombre nur je 1,000 reproduktantaj paroj, kaj la populacio povas esti stabila. Konstantaj altaj niveloj de tropaŝtado en aridaj teritorioj kaj klarigado de duonarida zono por farmado estas degradante ties habitaton.
Internacie [redakti]
Ĝi estas konsiderata kiel Preskaŭ Minacata. Listita en la Apendico II de CITES.
Aŭstralio [redakti]
La Griza falko ne estas listita kiel minacata fare de la aŭstralia Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999.
Ŝtato de Viktorio, Aŭstralio [redakti]
- La Griza falko estas listita kiel minacata fare de la Viktoria Flora and Fauna Guarantee Act (1988).[1] Laŭ tiu dokumento, oni preparis Action Statement por la rekupero kaj futura administrado de tiu specio.[2]
- En provizora listo de minacataj vertebruloj en Viktorio de 2007, la Griza falko estis listita kiel endanĝerita.[3]
Ŝtato de Kvinslando, Aŭstralio [redakti]
- La Griza falko estas listita kiel rara laŭ la Nature Conservation Act 1992.[4]
Kutimaro [redakti]
Dieto [redakti]
Ĉefe birdoj, ĉefe psitakoj; ankaŭ malgrandaj mamuloj, reptilioj kaj insektoj.
Reproduktado [redakti]
Nestas en arboj, uzante nestojn el bastonetoj fare de aliaj specioj. La ino demetas 2-3 ovojn.
Referencoj [redakti]
- ↑ Department of Sustainability and Environment, Victoria
- ↑ Department of Sustainability and Environment, Victoria
- ↑ Victorian Department of Sustainability and Environment. (2007). Advisory List of Threatened Vertebrate Fauna in Victoria - 2007. East Melbourne, Victoria: Department of Sustainability and Environment. ISBN 978-1-74208-039-0.
- ↑ Queensland Department of Environment and Resource Management
- BirdLife International. (2006). Species factsheet: Falco hypoleucos. Downloaded from http://www.birdlife.org on 9/12/2006
- Marchant, S.; & Higgins, P.J. (Eds). (1993). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Vol,2: Raptors to Lapwings. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 0-19-553069-1
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
||||||||||||||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |