Ardezgriza turfalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ardezgriza turfalko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. ardosiaceus
Falco ardosiaceus
(Vieillot, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ardezgriza turfalko (Falco ardosiaceus) estas malgranda afrika rabobirdo apartenanta al la genro Falco de la falka familio de Falkedoj. Ties plej proksimaj parencoj estas la Striventra falko kaj la Dikinsona falko kaj la tri estas foje lokigitaj en la subgenro Dissodectes. Ĝi estas monotipa.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas malgranda, fortika turfalko kun granda, ebenpinta kapo kaj mallongaj flugiloj kiuj ne preterpasas la vostopinton ripoze. Ĝi estas 28–33 cm longa kun enverguro de 58–72 cm kaj pezo de ĝis 300 g. La ino estas 4-11% pli granda kaj 5-11% pli fortika ol la masklo. La plumaro de plenkreskulo estas uniforme malhelgriza (ardezgriza, de kio devenas kaj komuna nomo kaj latina scienca nomo) escepte pri pli malhelaj flugilpintoj, svaga malhela strieco en korpo kaj iome striecaj flugilplumoj. En kapo videblas ioma malhela strieco de pli malhelaj plumobordoj. La piedoj kaj vaksaĵo estas flavaj (sed malhelgrizaj ungoj) kaj estas etenda nuda flava haŭtaĵo ĉirkaŭokula. La beko estas dika kaj hokoforma kiel ĉe aliaj turfalkoj kaj malhelgriza. La irisoj estas malhelbrunaj. Bekobaze estas flava brido kie videblas klare vaksaĵo. Inter flavaj brido kaj ĉirkaŭokulo estas nigreca striaĵo.

La plej simila specio estas la Malhela falko kiu havas pli rondoformajn kapon, longajn flugilojn preterpasantajn la vostopinton ripoze kaj malpli flava okulringe.

Junuloj de Ardezgriza turfalko estas pli brunaj ol plenkreskuloj kun verdeca vaksaĵo kaj verdeca okulringo. Junuloj de Dikinsona turfalko estas similaj sed havas striecan voston kaj pli markatajn striecajn subflugilojn.

La Ardezgriza turfalko estas ĝenerale silentema for de la reprodukta sezono sed havas stridan, babilecan alvokon kaj sonorilecan fajfadon.

Habitatoj kaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

Ili loĝas en savano, malferma arbaro kaj arbarklarejoj. Ili preferas areojn kun palmoj, ĉefe ĉe akvo. Ili ofte ripozas sur elstaraj branĉoj, telefonfostoj kaj kabloj.

Ĝi estas disvastigata en Okcidenta kaj Centra Afriko nome en Senegalio kaj suda Malio, Niĝero kaj Ĉado (sed ĝi forestas el dense arbaraj regionoj inklude partojn de la Konga Baseno), orienten al okcidenta Etiopio kaj al okcidentaj partoj de Kenjo kaj Tanzanio. Sude ĝi atingas iom Angolon, kaj nordajn partojn de Namibio kaj de Zambio kaj vagantoj aperis en Malavio. La totala teritoriaro kovras ĉirkaŭ 12 milionoj de km². En Okcidenta Afriko estas iome da movoj norden en la humida sezono kaj suden en la seka sezono. Ĝi estas virtuale alopatria kun la simila Dikinsona turfalko (Falco dickinsoni).

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas krepuskulo, plej aktiva mateniĝe kaj krepuske. Ĝi ĝenerale ĉasas el alta ripozejo kaj rare ŝvebas. Ĝi manĝas ĉefe insektojn, lacertojn kaj malgrandajn birdojn kaj mamulojn kiaj roduloj, vespertoj sed ili predas ankaŭ birdojn, amfibiojn kaj vermojn. Predoj estas farataj plej ofte surgrunde, per falo el gvatejo kaj pli rare post mallonga persekutado. Ili foje manĝas nuksojn de oleopalmo, kaj tiele estas unu el malmultaj rabobirdoj kiuj manĝas ankaŭ vegetalan materialon.

Ĝi estas komuna en humidaj palmosavano kaj malfermaj arbaroj (ĉu duarangaj ĉu praarbaraj). Manĝas ĉe kultivataj areoj kaj malfermaj kaj incendiataj herbejoj. Kutime ripoze sur fostoj, kabloj aŭ interbranĉo ĉe arbopinto, gvatante la grundon por predoj. Kutime soleca aŭ en paroj, kvankam foje grupiĝas kunmanĝantaroj (ĝis de 30) ĉe termitejoj, ekzemple en Eritreo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Reproduktado okazas el marto al junio norde de ties teritoriaro kaj el aŭgusto al decembro sude. Pariĝantaj paroj plenumas duopajn ŝvebajn memmontrajn ceremoniojn. La ovoj estas kutime demetataj en la nesto de Martelbirdo; plej ofte neokupata nesto sed foje martelbirdoj estas perforte forpelitaj, sed tiu dependo povas esti malfavora al la disvastigo de la turfalko; pli malofte nestumas en arbokavaĵo. Foje la turfalkoj uzas la neston de alia birdo aŭ arbotruo. La ino demetas 2 al 5 ovojn kuj estas ovalformaj kaj blankecaj kun ruĝecaj, brunaj aŭ similkoloraj markoj kaj estos kovataj dum 26–31 tagoj. La elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 30 tagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Ferguson-Lees, James & Christie, David A. (2001) Raptors of the World, Christopher Helm, London.
  • Global Raptor Information Network (2007) Species account: Grey Kestrel Falco ardosiaceus. Elŝutita el http://www.globalraptors.org la 2an de aŭg. 2007.
  • Sinclair, Ian & Ryan, Peter (2003) Birds of Africa south of the Sahara, Struik, Cape Town.
  • Zimmerman, Dale A.; Turner, Donald A. & Pearson, David J. (1999) Birds of Kenya & Northern Tanzania, Christopher Helm, London.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj