Sonetoj de Ŝekspiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shakespeare's sonnets
poezia kolekto
Aŭtoroj
Aŭtoro William Shakespeare
Lingvoj
Lingvo frua moderna angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1609
Eldonejo Thomas Thorpe
Ĝenro Renesanca literaturosoneto
vdr

La Sonetoj de Ŝekspiro (angle Shakespeare's sonnets), aŭ simple " la sonetoj ", estas kolekto de 154 sonetoj verkitaj fare de Vilhelmo Ŝekspiro . Ili estis publikigitaj en la unua eldono kiu aperis en 1609 [1]. Du el ili (sonetoj 139 kaj 144) estis publikigitaj eĉ pli frue en firmigita volumo, nomita The Passionate Pilgrim "La pasia pilgrimanto", kiu estis publikigita en 1599 .

Kiel kun la cetero de la verkaĵoj de Ŝekspiro, opinioj malsamas ĉu Ŝekspiro estas la vera verkinto. Kelkaj esploristoj taksas, ke Ŝekspiro kolektis la verkaĵojn de alia verkisto, pri kiu estas referita en la prefaco al la libro, kiu levis multajn demandojn. En la enkonduko estas mencias sinjoro W.H., kies rilato kun la teksto ne estas klara. Suspektoj ankaŭ estas levitaj koncerne la uzon faritan fare de la redaktisto Thomas Thorpe de la aŭtografo de Ŝekspiro sen lia permeso [2].

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Dediĉa paĝo de La Sonetoj

La sonetoj traktas diversajn temojn, ĉefe amo, beleco, politiko kaj morto . La esploristoj opinias, ke la sonetoj estis verkitaj dum pluraj jaroj. La unuaj 17 sonetoj estas adresitaj al junulo kaj instigas lin geedziĝi kaj havi infanojn kaj tiel transdoni la belecon al estontaj generacioj. Tial ĉi tiuj sonetoj estas nomitaj "prokreadaj sonetoj" (procreation sonnets).

La plejparto de la sonetoj (18-126) esprimas la amon de la poeto al juna knabo kaj estas destinitaj al li. Ekzemple, Soneto 116 traktas la idealan kaj senŝanĝan amon, kiu ne dependas de io ajn.

Sonetoj 127–152 estas adresitaj al la amantino de Ŝekspiro kaj esprimas intensajn sentojn de amo.

La lastaj sonetoj (153–154) estas parabolaj.

Artteknikaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ŝekspira soneto estas konsiderata speciala versio de soneto, ĉe kiu la 14 versoj formas tri strofojn de po kvar versoj, kiuj kontrastas al la fina duversa 4a strofo. Alimaniere tion diri, la sonetoj konsistas el tri strofoj de kvar linioj (kvartenoj) kaj mallonga strofo de du linioj ĉe la fino (distikon). El programa vidpunkto, la tri kvartenoj prezentas certan ideon kaj la distiko lumigas la ideon alimaniere, ĉu en tezo kaj antitezo, ĉu rigardante la saman ideon el alia vidpunkto. La linioj estas konstruitaj kiel jambaj pentametroj kun rimoj.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Soneto 60a
 

Al bord' rulŝtona flusas ond-post-onde,
Marŝaŭme niaj horoj strebas limen;
La ĵusa kun pasinta ciklas ronde
En pena ĉen' antaŭen malproksimen.
Akuŝo en lumfask' de vivaŭroro
Mallerte rampas al maturo pinta;
Eklipsoj krozas kontraŭ ĝia gloro
Kaj velkodona iĝas Temp' kreinta;
Junecon flirtan Tempo tuj amputas
Kaj plugas sulkojn tra trajtar' anĝela;
Valoran doton de natur' ĝi glutas,
Prepare por falĉisto, la kruela.
Per vortoj varmaj vin versado mia
Protektu kontraŭ ties man' glacia.

William Shakespear
(Tradukis Pejno Simono[3])

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. First edition of Shakespeare's Sonnets, 1609. Arkivita el la originalo je 2016-03-24. Alirita 2019-02-18.
  2. Shakespeare, William. (2010) Shakespeare's Sonnets. Bloomsbury Arden. ISBN 978-1408017975.
  3. Soneto 60a (el Retarkivo 2005)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]