Michael Drayton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Michael Drayton

Michael DRAYTON (n. 1563, m. la 23-an de decembro 1631) estis angla poeto.

Li naskiĝis en Warwickshire kaj eble studis ĉe la Universitato de Oksfordo antaŭ eniri literaturan karieron.

De 1597 al 1602 li kontribuis al 23 teatraĵoj, kunlaborante kun aliaj verkistoj, sed krom unu ĉiuj perdiĝis. Estas kiel poeto kiel li gravas.

Inter liaj verkoj estis

  • longaj historiaj poemoj
  • pastorala sonetaro
  • balado pri la Batalo de Azincourt
  • Poly-Olbio, grandega 18-libra poemo pri multmultaj britaj lokoj

Drayton entombiĝis en Abatejo Westminster.