Ivy Kellerman Reed
El Vikipedio
(Alidirektita el Ivy Kellerman)
| Ivy Kellerman Reed | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Dato de naskiĝo | 8-a de julio 1877 | |||||
| Loko de naskiĝo | Oshkosh, Viskonsino | |||||
| Dato de morto | 7-a de februaro 1968 | |||||
| Loko de morto | La Jolla, Kalifornio | |||||
|
Verkoj kaj aliaj
|
||||||
D-ino Ivy KELLERMAN REED (naskiĝis la 8-an de julio 1877 en Oshkosh (Viskonsino); mortis la 7-an de februaro 1968 en La Jolla (Kalifornio)[1]) estis usona esperantistino, tradukisto kaj verkisto. Ŝia edzo estis Edwin C. Reed. Ŝi estas unu el la redaktistoj de la gazeto Amerika Esperantisto.
Ŝia traduko de Kiel Plaĉas al Vi estis aktorita ĉe la UK 1910.
[redakti] Verkoj
[redakti] Tradukoj
- Winnie-La-Pu de A. A. Milne
- La reĝo de la ora rivero de John Ruskin
- Kiel Plaĉas al Vi de William Shakespeare
[redakti] Referencoj
- ↑ William R. Harmon: Remembering Some of Our Pioneers, en: Esperanto USA 2006/2, paĝo 5.