Henriko la 6-a, Parto 1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The First Part of King Henry the Sixth
dramatic work
Aŭtoroj
Aŭtoro William Shakespeare
Lingvoj
Lingvo frua moderna angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1623
Ĝenro historidramo
vdr

Henriko la 6-a, Parto 1 estas la unua parto de trilogio de historiaj dramoj de William Shakespeare dediĉita al la regotempo de la reĝo Henriko la 6-a (Anglio) kaj al la Militoj de rozoj.

Unua paĝo de La unua parto de Henriko la 6-a el la First Folio (1623).

Henriko la 6-a, Parto 1a, ofte referencata kiel 1a Henriko la 6-a, estas tragedio kiun eble Shakespeare verkis kunlabore kun Christopher Marlowe kaj Thomas Nashe eble en 1591.

Dum Henriko la 6-a, Parto 2a temas pri la malkapablo de la reĝo antaŭ la kverelemo de siaj nobeloj kaj la maleviteblo de armita konflikto kaj Henriko la 6-a, Parto 3a temas pri la hororo de tiu konflikto, Henriko la 6-a, Parto 1a temas pri la perdo de la francaj teritorioj kaj la politikaj manovradoj kiuj kondukis al la Militoj de rozoj.

Kvankam la trilogio pri Henriko la 6-a eble ne estis verkita en kronologia ordo, la tri teatraĵoj estas ofte kungrupigitaj kun Rikardo la Tria por formi tetralogion kiu kovras la tutan epokon de la Militoj de rozoj, el la morto de Henriko la 5-a en 1422 ĝis la enpovigo de Henriko la 7-a en 1485. Estis la sukceso de tiu sekvenco de teatraĵoj kio firme establis la reputacion de Shakespeare kiel dramaturgo.

Iel Henriko la 6-a, Parto 1 estas la plej malbonkvalita el la teatraĵoj de Shakespeare.[1] Kun Tito Androniko, ĝi estas ĝenerale konsiderata unu el la plej gravaj kandidatoj por pruvi ke Shakespeare ja kunlaboris kun aliaj dramaturgoj frue en sia kariero.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Taylor (2003: 32–39)