Adolfo Frederiko (Svedio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Adolfo Frederiko de Svedio

Adolfo Frederiko (naskiĝinta la 14-an de majo 1710 en Kastelo Gottorf; mortinta la 12-an de februaro 1771 en Stokholmo) estis de 1751 ĝis sia morto reĝo de Svedio.

Adolfo elektiĝis la 23-an de junio 1743 kiel tronheredonto kaj ekreĝis en 1751 post la morto de Frederiko. Lia kroniĝo okazis la 26-an de novembro samjare. Antaŭ lia surtroniĝo li estis princepiskopo de la princepiskopujo Lubeko.

Samkiel lia antaŭulo Frederiko, Adolfo ne havis multan potencon; la ĉefa povo estis koncentrita ĉe la "Regna Koncilio". En 1756 kelkaj subtenantoj de Adolfo kaj lia edzino provis puĉon. La puĉo malsukcesis, kaj pluraj puĉintoj estis ekzekutitaj. Adolfo restis reĝo, sed kun malmulta influo.

Adolfo mortis la 12-an de februaro 1771 pro apopleksio sekve de ampleksega festmanĝo, kie li estis konsuminta omaron, kaviaron, acidan brasikon, fumaĵitan haringon kaj ĉampanon, kaj finfine 14 porciojn de sia plej ŝatata manĝaĵo: semla (= "fastobulko", bulko kun migdalaĵo kaj kremo) en varma lakto. Pro tio, svedaj lernejanoj konas lin kiel "la reĝo kiu mortis tromanĝante".

Familio[redakti | redakti fonton]

La 29-an de aŭgusto 1744 Adolfo Frederiko edziĝis kun Luiza Ulrika de Prusio. Ŝi naskis al li kvar infanojn:


Antaŭe: Reĝo de Svedio Poste: Lilla riksvapnet.svg
Frederiko 17511771 Gustavo la 3-a
Antaŭe: Princepiskopo de Lubeko Poste: Lübeck-bistum.PNG
Karlo 17271750 Frederiko Aŭgusto