Sébastien Vaillant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sébastien Vaillant
(1669-1722)
Botanicon Parisiense, 1727
Botanicon Parisiense, 1727
Naskiĝis 26-a de majo1669
en Vigny, Val-d’Oise, Flago-de-Francio.svg Francio
Mortis 20-a de majo 1722
en Parizo, Flago-de-Francio.svg Francio
Alma mater Ĝardeno de la Plantoj (Parizo)
v  d  r
Information icon.svg

Sébastien Vaillant estis franca botanikisto.

Vaillant naskiĝis ĉe Vigny en nuna Val-d'Oise. Li studis medicinon ĉe Pontoise, kaj poste translokiĝis al Parizo por praktiki kiel kirurgo, kie li studis ankaŭ botanikon ĉe la Ĝardeno de la Plantoj sub Joseph Pitton de Tournefort.

Vaillant iĝis membro de la stabanaro de la Ĝardeno de la Plantoj en 1702, kaj sub-inspektisto de plantoj en 1708. En sia inaŭgura leciono, Vaillant studis la reproduktadon de plantoj kaj la floran organfunkcion farante analogiojn kun animala reproduktado.