Kuriozaĵkabineto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Frontispico de Musei Wormiani Historia montranta la internon de la kuriozaĵkabineto de Worm.
Kuriozaĵkabineto de privatulo, Frans II Francken, 1625, Kunsthistorisches Museum, Vieno, Aŭstrio

Kuriozaĵkabineto estis ejo kie estis metitaj kaj ekspoziciataj kolektitajn objektojn, kun gusto por strangeco kaj originaleco. Tie kutime troviĝis medaloj, antikvaĵoj, naturhistoriaj objektoj (kiel pajloŝtopitaj bestoj, sekigitaj insektoj, konkoj, ostaroj, karapacoj, herbarioj, fosilioj) aŭ artverkoj.

Aperintaj en la Renesanca periodo en Eŭropo, la kuriozaĵkabinetoj (studiolo italien) estis la praaĵo de la muzeoj. Ili ludis fundamentan rolon en la kresko de la moderna scienco, eĉ se ili konservis la spurojn de la tiuepokaj popolaj kredoj (ne malofte troviĝis sekigita draksango aŭ skeletoj de mitaj bestoj). La eldono de katalogoj, kiuj inventaris ilin ofte kun ilustraĵoj, ebligis diskonigi la enhavon al la eŭropaj scienculoj.

La principo de la kuriozaĵkabineto malaperis en la 19-a jc, anstataŭigita per oficialaj institucioj kaj privataj kolektoj. Tiuj lastaj ludis gravan rolon en iuj sciencaj fakoj kiaj entomologiokonkologio.

Kamero de mirindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La temo estis esplorita de la viena arthistoriisto Julius von Schlosser (kiu en 1908, dediĉis al ĝi la verkon, Die Kunst- und Wunderkammern der Spätrenaissance) kaj de Patricia Falguières[1], en 2003. Laŭ tiu lasta, la « kameroj de mirindaĵoj » devus estis apartigitaj de la « kuriozaĵkabinetoj ».

La kreado de mirindaĵkameroj enskribiĝas, laŭ Patricia Falguières, sur la linio de la antikvaj onomastikonoj, kiu celis arigi la memorabilia aŭ la mirabilia, aŭ memorindajn objektojn aŭ elementojn, aŭ ion ajn memorinda. Temis, laŭ ŝi, pri « sistemoj de komunaj lokoj » klasanta « kiom eble plej faktojn, res, observationeshistoriae, kiuj ne havas alian celon ol ofertiĝi al la memorlaboro. »

Historiaj elementoj[redakti | redakti fonton]

  • Ole Worm (1588-1654) konsistigis faman kuriozaĵkabineton, kies ilustrita inventaro publikiĝis en 1655, Museum Wormianum.
  • Rodolphe II du Saint-Empire (Rodolfo la 2-a de Habsbourg, 1552-1612), enamiĝinta al esoterismo, konsistigis mirindaĵkameron, kiu estis inventarita en ĉ. 1600.
  • Honoré d'Urfé (1568-1625) konsistigis kuriozaĵkabineton.
  • Georg Everhard Rumphius (1627-1702) katalogis sian kabineton.
  • Albertus Seba (1665-1736) konsistigis kuriozaĵkabineton, kies katalogo aperis ekde 1710.
  • Sir Hans Sloane (1660-1753) arigis unu el la plej grandaj kuriozaĵkabineton en la mondo. Ĝi estis la origino de la kreado de la Brita Muzeo.
  • La kuriozaĵkabineto de Joseph Bonnier de La Mosson (1702-1744), situanta rue Saint-Dominique, en Parizo, estis ekzempla pro siaj grandeco kaj enhavo.
  • René-Antoine Ferchault de Réaumur (1683-1757) arigis la plej grandan kabineton en Francio. Post lia morto, ĝi estis integrita en la reĝan kabineton.
  • La reĝa kabineto estis kreita en 1729 en la Ĝardeno de la Reĝo (ankaŭ nomata Ĝardeno de la Plantoj (Parizo), kiu direktiĝas al la esploro de la tuta amplekso de natura historio) per transformo de la malnova « drogejo », kiu perdis sian oficinan aspekton kaj fariĝis la « Kabineto pri natura historio ». Buffon, intendanto (1739-1788) de la Ĝardeno de la Reĝo, riĉigis la kabinteton pri natura historio konfidita al la estrado de Daubenton en 1745. La kolektoj estis priskribitaj en Histoire Naturelle, générale et particulière, avec la description du Cabinet du Roi de Buffon.
  • En ĉ. 1760, Sir James Darcy Lever komencis amasigi grandegan kolekton, kiu ruinigos lin. Ĝi estis tute disigita, post kiam la brita registaro rifuzis akiri ĝin.

Organizado de la kolektoj[redakti | redakti fonton]

En la kuriozaĵkabinetoj, la kolektoj povas organiziĝi en kvar kategorioj (latine nomataj)  :

  • artificialia, kiu arigas la objektojn kreitajn aŭ modifitajn de homoj (antikvaĵoj, artverkoj) ;
  • naturalia, kiu arigas la naturajn kreaĵojn aŭ objektojn ( kun aparta intereso por la monstroj) ;
  • exotica, kiu arigas la ekzotajn plantojn kaj bestojn ;
  • scientifica, kiu arigas la sciencajn instrumentojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france Patricia Falguières[1], Les Chambres des merveilles, Bayard-Centurion, coll. « Le rayon des curiosités », Paris, 2003, 140 pages, (ISBN 2227470941).
  • angle Olivier Impey et Arthur Macgregor, The origins of museums : the cabinet of curiosities in sixteenth and seventeenth century Europe, New York, Ursus Press, 2001, xx + 431 pages, (ISBN 1-84232-132-3).
  • france Pierre Martin et Dominique Moncond’Huy, Curiosité et cabinets de curiosités, Neuilly, Atlande, 2004, 202 pages, (ISBN 2-35030-000-5).
  • france Antoine Schnapper, Le géant, la licorne et la tulipe ; collections et collectionneurs dans la France du XVIIe siècle. I. Histoire et histoire naturelle, Flammarion, collection « Art, Histoire, Société », 1988, 415 pages, (ISBN 2-08-012802-7).
  • france Patrick Mauriès, Cabinets de curiosités, éd. Gallimard, 2002

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Patricia Falguières estas esploristino en la 'Centre de sociologie du travail et des arts' kaj profesorino en la École pratique des hautes études pri sociaj sciencoj.