Johannes Burman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Burman
Ilustraĵo de 1736 el Thesaurus zeylanicus
Ilustraĵo de 1736 el Thesaurus zeylanicus
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1707 (1707-04-26)
en Amsterdamo
Morto 20-an de januaro 1779 (1779-01-20) (71-jaraĝa)
en Amsterdamo,  Nederlando
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Familio
Infano Nicolaas Laurens Burman
Okupo
Okupo botanikistokuracisto • universitata instruisto
vdr

Johannes Burman (naskiĝis la 26-an de aprilo 1707 Amsterdamo, mortis la 20-an de februaro 1780), estis nederlanda botanikisto kaj kuracisto. Burman specializiĝis en plantoj el insuloj Cejlono kaj Ambon kaj el Kabkolonio.[1] La nomo Pelargonium estis enkondukita de Johannes Burman.

Johannes Burman estis la plej aĝa filo de la teologo Frans Burman (1671-1719) kaj lia edzino Elizabeth Thierens. Lia frato estis teologo Frans Burman (1708-1793). Li startis studojn en Leiden en 1722 ĉe Herman Boerhaave, kaj gradiĝis en 1728 kiel doktoro medicina, post kio li praktikis en Amsterdamo. Post la morto de Frederik Ruysch li ricevis postenon de Profesoro de Botaniko en Amsterdamo. Johannes Burman edziĝis al Adriana van Buuren. Ankaŭ ties filo Nicolaas Laurens Burman estis botanikisto kaj studis ĉe Karolo Lineo en Upsalo.

Karolo Lineo, en 1735 survoje tra Nederlando, estis invitita de Burman, portante leteron de rekomendo el Herman Boerhaave. Burman ixgis impresita de la junulo kaj proponis gastigadon ĉe sia hejmo de Keizersgracht. Lineo estis dungita de Burman dum preskaŭ ses semajnoj por kompletigi la flaŭron de plantoj de Ceilano.[2][3]

Burman prezentis Lineon al George Clifford la 3-a kaj Clifford montris al ilin fantastan libron. Ĝi ne estis en la kolekto de Burman kaj Clifford diris, ke li havus ŝanĝe por Lineo kiu estis dungita por zorgi la ĝardenon kaj la menaĝerion de Hartekamp.[4] Burman estis poste rememorata de Lineo per la genro Burmannia kaj familio Burmaniacoj.

Burmann publikigis sin libron kun plantoj el la Kabkolonio bazitan sur kolekton de Nicolaes Witsen, nome verko de Caspar Commelin kaj Simon van der Stel? En sia libro pri Ambonaj plantoj li uzis la verkon de Rumphius. Por reserĉo kaj ilustraĵoj pri plantoj el Okcidentaj Indioj li uzis la verkon de la franca botanikisto Charles Plumier.[5]

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Thesaurus zeylanicus, exhibens plantas in insula Zeylana nascentes (Amsterdam, 1737).
  • Rariorum Africanarum plantarum (Amsterdam, duparta, 1738-1739).
  • Herbarium Amboinense, plurimas complectens arbores, frutices, herbas..., réédition de l’herbier de Georg Eberhard Rumphius (1628-1702) (Amsterdam, sesvoluma, 1741-1750).
  • Plantarum Americanarum fasciculus primus (Amsterdam, 1755-1760).
  • Auctuarium (1755).
  • Vacendorfia (1757).
  • De ferrariae charactere (1757).
  • Flora malabarici (1769).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Herbarium Amboinense Amsterdam. 1747 1750