Umamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomatoj enhavas multe da umamaĵoj

Umamo (japane umami, 旨み、旨味, うまみ) estas gusto laste trovita el la kvin bazaj gustoj sensataj de specialaj ricevĉeloj, kiuj troviĝas sur la homa lango. Umami estas japana vorto signifanta "bongusteco", kaj aplikiĝas al la senso de saporhaveco, specife al la sento de la natura aminoacido, glutamata acido, aŭ glutamatoj oftaj en viando, fromaĝo kaj aliaj protein-riĉaj manĝaĵoj. La ago de umam-ricevĉeloj klarigas, kial manĝaĵoj kun ununatria glutamo ofte gustas pli "verve".