Nukso
Nukso estas ĝenerala termino por diversaj fruktoj (akenoj, guŝoj), aŭ parto de frukto (de drupo), aŭ semo. Nuksoj ofte havas sekan malmolan ŝelon kun manĝebla kerno, ekz. avelo, kaŝtano, juglando, Brazila nukso, ternukso. Oni kultivas multajn specojn por manĝi la kernon aŭ produkti oleon.
En plantoscienco, estas aldona postulo ke la ŝelo ne malfermiĝu por liberigi la semon (dehisko). En ĝenerala kunteksto, ampleksa vario de sekigitaj semoj estas nomataj nuksoj, sed en botanika kunteksto, nur tiuj kiuj inkludas la dehiskan frukton estas konsiderataj veraj nuksoj. La traduko de "nukso" en kelkaj lingvoj ofte postulas parafrazojn, ĉar tiu vorto estas iome ambigua.
Plej semoj venas el fruktoj kiuj nature liberiĝas el la ŝelo, malkiel nuksoj kiaj aveloj, kaŝtanoj, kaj glanoj, kiuj havas malmolajn ŝelomurojn kaj originas el kompona ovario. La ĝenerala kaj origina uzado de la termino estas malplej liniga, kaj tiele multaj nuksoj, kiel migdaloj, pekanoj, pistakoj, juglandoj, kaj Brazilaj nuksoj,[1] ne estas nuksoj laŭ botanika senco. La komuna uzado de la termino ofte aludas al ajna durŝela, manĝebla kerno kiel nukso.[2]
Botanika difino
[redakti | redakti fonton]En botaniko, nukso estas simpla seka frukto kun unu semo (malofte du), en kiu la ovaria muro iĝas tre dura ekde maturiĝo, kaj la semo restas ne fiksita al la ovaria muro. Tiaj veraj nuksoj devenas de iuj plantoj, ekzemple de la ordo Fagales (Fagaloj).
- Ordo Fagaloj (Fagales)
- Familio Juglandaceae (Juglandacoj)
- Juglando (J. Juglans)
- Nigra juglando (J. nigra)
- Reĝa juglando (J. regia)
- Blanka juglando aŭ Buternukso (J. cinerea)
- Karjo (fojfoje "Hikorio"), Pekano (J. carya)
- ? (angla "Wingnut") (J. pterocarya)
- Juglando (J. Juglans)
- Familio Fagaceae (Fagacoj)
- Familio Nothofagaceae (Notofagacoj)
- Familio Betulaceae (Betulacoj)
Kuirarta difino
[redakti | redakti fonton]Nukso en kuirarto estas kategorio multe malpli limiga ol nukso en botaniko, ĉar la termino estas aplikita al multaj semoj kiuj ne estas botanike veraj nuksoj. Iu ajn granda, ole-enhava kerno trovata ene de ŝelo kaj uzata kiel manĝo estas ofte nomata nukso.
Nuksoj estas grava fonto de nutreroj kaj por homoj kaj por naturo ĝenerale. Ĉar nuksoj ĝenerale havas tre grandan oleenhavon, ili estas tre aprezata fonto de manĝo kaj energio. Granda nombro de semoj estas manĝeblaj de homoj kaj uzataj en kuirarto, ĉu manĝataj krudaj, ĉu ĝermintaj, aŭ rostitaj kiel trinkomanĝo, aŭ premita por oleo kiu estas uzata en kuirado kaj kosmetiko. Nuksoj (aŭ semoj ĝenerale) estas ankaŭ grava fonto de nutrado por la natura vivo. Tio estas partikulare grava en moderaj klimatoj kie animaloj kiel garoloj kaj sciuroj stokas glanojn kaj aliajn nuksojn dum la aŭtuno por eviti malsategon dum la fino de aŭtuno, la tutan vintron, kaj komenco de la printempo.
Nuksoj uzataj por manĝo, ĉu veraj nuksoj aŭ ne, estas inter la plej oftaj manĝalergioj.[3]
Multaj similaj plantaĵoj (ĉu fruktoj aŭ semoj) estas ofte nomataj nuksoj en kuirarto aŭ ĉiutaga parolado sen kongrui kun la botanika difino. Ekzemple la jenaj:
- Migdalo (Prunus dulcis)
- Brazila nukso = Bertoletio (Bertholletia excelsa)
- Aleŭrito (Aleurites moluccana)
- Akaĵuo (Anacardium occidentale)
- Kokoso (Cocos nucifera)
- Eskulo (Sapindaceae Aesculus)
- Ĉevalkaŝtano (ne vera kaŝtano) (Aesculus hippocastanum)
- Marono manĝebla kaŝtano (Castanea sativa)
- Makadamio (ne en PIV) (Proteceae Macadamia)
- Eŭforbio, Krotono, Ricino (ekz "Mongongo" de Afriko) (Euphorbiaceae Crotonoideae Ricinodendreae)
- Ternukso = Arakido (Arachis hypogaea)
- Pinsemo (ne en PIV) (Pinus)
- Pistako (Pistacia vera)
Specoj
[redakti | redakti fonton]En la 21a jarcento, ĉirkaŭ dekduo da specoj konstituas plimulton de la tutmonda produktado de nuksoj, kio montriĝas en la suba tabelo por ĉefaj komercaj nuksoj.[4][5]
Komercaj nuksoj | ||||
---|---|---|---|---|
Nomo | Bildo | Deveno | Priskribo | Produktado |
Migdalo (Prunus dulcis) |
Originiĝis en Irano kaj en ĉirkaŭaj areoj. | La frukto estas drupo, konsistanta el ekstera kareno kaj malmola ŝelo, la endokarpo, enhavanta ununuran semon.[6] Migdaloj estas vendataj ŝelhavaj aŭ senŝeligitaj. Blankigitaj migdaloj estas migdaloj kies ŝelojn oni forigis, kiuj estis traktitaj per varma akvo por moligi la semanŝelon, kiu poste estas forigita. | Tutmonda produktado de senŝeligitaj migdaloj en 2019 estis 3.5 milionoj da tunoj, kaj la plej grande produktantaj landoj estis Usono, Hispanio, Irano, Turkio kaj Maroko.[4] | |
Brazila nukso (Bertholletia excelsa) |
Indiĝena de tropika Sudameriko kie la nuksoj estas kolektitaj de arbaraj arboj kreskantaj en natura medio. | La nuksoj estas malmolŝelhavaj semoj portitaj en malmola, ligneca kapsulo.[6] | En 2019, tutmonda produktado de Brazilaj nuksoj estis 78 000 tunoj, el kiuj plimulto estis rikoltitaj el la Amazona pluvarbaro de Brazilo kaj Bolivio.[4] | |
Akaĵuo (Anacardium occidentale) |
Originiĝis en nordorienta Brazilo kaj amplekse kreskiĝas en la tropikoj. | La frukto estas dikŝela, sem-porta drupo, portata ĉe la apekso de karnoplena tigo konata kiel akaĵupomo..[6] | Tutmonda produktado en 2019 de akaĵuoj kun ŝeloj estis de ĉirkaŭ 4 milionoj da tunoj, kaj Eburbordo kaj Barato estis la ĉefaj produktantaj landoj.[4] | |
Kaŝtano (Castanea spp.) |
Indiĝena al moderklimataj regionoj de la Norda Hemisfero, kaj estas foje bazkultivaĵo en kelkaj regionoj. | Ĝi estas vera nukso kaj kreskas en dorna, tasforma involukro formita el la kaliko..[6] | Tutmonda produktado en 2019 estis 2.4 milionoj da tunoj, kaj la ĉefaj produktantaj landoj estis Ĉinio, Turkio, Suda Koreio, Portugalio, Italio, Grekio kaj Hispanio.[4] | |
Kokoso (Cocos nucifera) |
Kreskiĝanta tra tropikoj. | La frukto estas seka drupo, kun kaj la kokoskarno kaj la kokosakvo formiĝantaj de la endospermo, estante ĉirkaŭita de tre fibreca kaj malmola ŝelo.[6] | Ĝi havas la plej grandan tutmondan produktadon inter ĉiuj nuksoj, kun tutmonda kvanto de 62.51 milionoj da tunoj en 2019, kun Indonezio, Filipinoj kaj Barato estante la plej grandaj produktantoj.[4] | |
Avelo (Corylus avellana) |
Indiĝena de moderklimataj regionoj de Norda Hemisfero. | La frukto estas vera nukso kaj kreskas en folieca aŭ tubforma involukro formita de la kaliko..[6] | En 2019, tutmonda produktado de aveloj en ŝeloj estis 1.1 milionoj da tunoj, ĉefe produktita en Turkio, dum aliaj elstaraj produktantaj landoj estas Italio, Azerbajĝano, Usono, Ĉilio kaj Ĉinio.[4] | |
Makadamio (Macadamia spp.) |
Indiĝena de Aŭstralio kaj grava manĝaĵo por Aŭstraliaj Aborigenoj antaŭ la alveno de eŭropanoj. | La frukto estas malmola, ligneca, globforma foliklo kun pinta apekso, enhavanta unu aŭ du semojn. | Totala tutmonda produktado en 2018 estis 200 000 tunoj, estante Sudafriko la plej granda produktanto, sekvata de Aŭstralio kaj Kenjo.[7] | |
Arakido (Arachis hypogaea) |
Indiĝena de Sudameriko kie eble estis kultivata dum 10 000 jaroj. Amplekse kreskiĝanta en tropikoj. | La planto estas guŝo kaj la frukto estas papereca balgo enhavanta unu aŭ plurajn nuksosimilajn semojn.[6] | Tutmonda produktado en 2019 estis de 49 milionoj da tunoj, estante Ĉinio la plej granda produktanta lando, sekvita de Barato, Niĝerio, Sudano, kaj Usono.[4] | |
Pekano (Carya illinoinensis) |
Indiĝena de Suda Usono kaj norda Meksiko. | La frukto estas pseŭdo-drupo kun verda, duonkarneca ŝelo. | Oni riklotas du ĝis tri milionojn da tunoj ĉiujare; en Usono, plimulton de pekanoj oni produktas en Georgio, Nov-Meksiko kaj Teksaso.[8] | |
Pinsemoj (Pinus spp.) |
Norda hemisfero. | Semoj elprenitaj el lignecaj strobiloj.[6] | En 2017, tutmonda produktado estis de 23 600 tunoj, kaj la ĉefaj produktantaj landoj estis Suda Koreio, Rusio, Ĉinio, Pakistano kaj Afganio.[9] | |
Pistako (Pistacia vera) |
Indiĝena de Centra Azio, kie ĝi estas dezerta arbo. | La frukto estas drupo, enhavanta ununuran longforman semon en malmola, kremkolora ŝelo, kiu subite fendetiĝas kiam matura..[6] | Tutmonda produktado en 2019 totalis 0.9 milionojn da tunoj, kaj la ĉefaj produktantaj landoj estis Irano kaj Usono, kaj malpli da produktado el Ĉinio kaj Turkio.[4] | |
Reĝa juglando (Juglans regia) Nigra juglando (Juglans nigra) |
J. regia originiĝis en sudorienta Eŭropo, okcident/centra Azio, kaj J. nigra originiĝis en orienta Usono. | La frukto estas pseŭdo-drupo kun verda, duonkarneca ŝelo.[6] | En 2019, tutmonda produktado de juglandoj en ŝeloj estis 4.5 milionoj da tunoj, ĉefe el Ĉinio, kaj aliaj elstaraj produktantaj landoj estis Usono kaj Irano.[4] |
Manĝado
[redakti | redakti fonton]Nuksoj enhavas la diversajn nutraĵojn kiuj estas bezonataj por la kresko de nova planto.[10] Komponoj varias, sed ili tendencas havi malaltajn enhavojn de akvo kaj de karbohidratoj, kun altaj niveloj de grasoj, proteinoj manĝmineraloj kaj vitaminoj.[10] La digestebleco de la proteino je ĉirkaŭ 90% estas iomete pli malalta ol tiu de viando kaj fiŝo, sed povas esti plibonigita per plena maĉado.[11] La grasoj estas plejparte nesaturitaj kaj nuksoj estas fonto de esencaj grasacidoj omego-3.[10][12] Kiel parto de sana homa dieto, longperspektiva konsumo de diversaj nutraĵoj en nuksoj povas kontribui al pli malalta risko de kardiovaskulaj malsanoj, reduktitaj niveloj de ensanga kolesterolo kaj malpliigitaj mortindicon.[10] Por vegetaranoj kaj veganoj, nuksoj disponigas multajn el la esencaj nutraĵoj kiuj povas manki en aliaj plantbazitaj manĝaĵoj.[11]
Nuksoj provizas nutraĵojn kaj por homoj kaj por faŭno.[10] Ĉar nuksoj ĝenerale havas altan oleoenhavon, ili estas signifa energifonto.[10] Multaj semoj estas manĝeblaj de homoj kaj uzataj en kuirado, manĝataj krudaj, burĝonitaj aŭ rostitaj kiel manĝeto, muelitaj por fari nuksbuterojn, aŭ premitaj por oleo, kiu estas uzata en kuirado kaj kosmetikaĵoj.[10] Regula konsumo de nuksoj de pli ol 140 g semajne povas profitigi la kontrolon de pezo kaj kontribui al malpliigo de korpa pezo en homoj.[10]
Konstituantoj
[redakti | redakti fonton]Nuksoj estas la fonto de energio kaj de nutraĵoj por la nova planto. Ili enhavas relative grandan kvanton de kalorioj, esence nesaturataj kaj unusaturataj grasoj, kiaj la linolea acido kaj la linolena acido, vitaminoj, kaj esencaj aminoacidoj. Multaj nuksoj estas bonaj fontoj de vitamino E, vitamino B2, foliacido, fibro, kaj la esencaj mineraloj magnesio, fosforo, kalio, kupro, kaj seleno.[13] Nuksoj estas plej sanigaj en sia kruda nerostita formo.[14] ĉar ĝis 15% el la grasoj estas detruita dum la rostoprocezo. Nerostitaj juglandoj havas dufoje pli multajn kontraŭoksidantoj kompare al aliaj nuksoj aŭ semoj.[14] Estas polemiko ĉu plialtigo de dietaj kontraŭoksidantoj faras profiton aŭ damaĝon.[15][16]
La jena tabelo listigas la procenton de variaj nutraĵoj en kvar nerostitaj semoj.
Nomo | Proteino | Totala graso | Saturata graso | Multnesaturata graso | Unusaturata graso | Karbohidrato |
---|---|---|---|---|---|---|
Migdaloj | 21.26 | 50.64 | 3.881 | 12.214 | 32.155 | 28.1 |
Juglandoj | 15.23 | 65.21 | 6.126 | 47.174 | 8.933 | 19.56 |
Arakidoj | 23.68 | 49.66 | 6.893 | 15.694 | 24.64 | 26.66 |
Pistakoj | 20.61 | 44.44 | 5.44 | 13.455 | 23.319 | 34.95 |
Esplorado
[redakti | redakti fonton]Nuksoj estas sub antaŭesplorado por taksi ĉu ilia konsumo estas rilata al pli malalta risko por kelkaj malsanoj, kiel ekzemple kardiovaskulaj malsanoj kaj kancero.[10][17] Revizio de 2014 indikis ke konsumado de unu aŭ pluraj porcioj de nuksoj aŭ de arakida butero tage estis rilata al pli malalta risko de iskemia kormalsano, ĝenerala kardiovaskula malsano, apopleksio ĉe virinoj, kaj ĝenerala mortindico.[18] Ĝenerala studo de 2022 konfirmis tiujn rezultojn kaj trovis 22% redukton en ĉiukaŭza mortindico.[19]
Apartaj specoj
[redakti | redakti fonton]Glanoj
[redakti | redakti fonton]Glano estas frukto de kverko, genro Quercus. La glano estas nukso kiu formas parton de la arba vegetaĵaro de la moderklimataj arbaroj tra la tuta mondo.[20] La glano kiel frukto estas komponita de alta enhavo en karbohidratoj kaj grasoj de alta nutrokvalito,[21]5 pro kio oftis la homkonsumado de tiu frukto fare de la homedaj socioj en la tuta moderklimata zono.[20] En la mezepoko ĝi servis ofte kiel manĝaĵo (la faruno el ĝi) en periodoj de malsato. Por ke la glano estu uzata por la homa konsumado, tiu devas estis procezita por elimini aŭ neŭtraligi enhavatajn taninojn (aŭ tanina acido), kio havigas amaran guston al la glano kaj povas esti toksa por homoj depende de la specio, variaĵo ktp; tial oni preferas kaj rekomendas la konsumon nur de la plej dolĉaj variaĵoj, kiuj enhavas malpli grandan koncentron de taninoj. La glanojn oni konsumas ĉu krude ĉu rostite, kaj eblas ankaŭ krei subproduktojn: ekzemple dum la dua duono de la 20-a jarcento populariĝis glanlikvoro, en kelkaj regiono de Hispanio, ekzemple en Ekstremaduro. Tradicie estis populara ankaŭ la konsumado de glanoj akompanita de dolĉajoj kiel ekzmeple sekaj figoj.
En naturo ĝin ŝatas la aproj. Tiukadre kutime oni paŝtas porkojn ofte en malferma kverka arbaro. Tial oni produktas la plej bonkvalitan ŝinkon en sudhispanaj regionoj, kiel ekzemple Ekstremaduro kaj Andaluzio. Multaj aliaj bestospecioj profitas de la alta nutrenhavon de glanoj, kiel ekzemple gruoj, multaj aliaj arbaraj birdoj, sciuroj, ktp.
Glanhistorio
[redakti | redakti fonton]Oni scias, ke oni konsumis glanojn ekzemple en Iberio fare de homedoj ekde antaŭ 300 000 jaroj laŭ ĵusaj esploroj en la fama Arkeologia kuŝejo de Atapuerca, Provinco Burgos,[22] inter aliaj faktoroj pro la energia efikeco de ties rikoltado kompare kun la energia kosto de ĉasado.[22] Plu antaŭen, de antaŭ proksimume 12 000 jaroj[23] estas la unuaj pruvoj de la rikoltado de glanoj en rokpentraĵoj de orrienta Iberio en unu de la grotoj de Alcoy, kaj en aliaj grotoj kiel ĉe Tossal de la Roca en Alicante, kun Roc del Migdia kaj Cingle Vermell en Barcelono.[24]
Pli ĵuse el Neolitiko, antaŭ ĉirkaŭ 7 000 jaroj tra la Kuprepoko kaj la Bronzepoko ĝia la Ferepoko antaŭ ĉirkaŭ 2 100 jaroj estis ĉirkaŭ 42 kuŝejoj de iberoj dise tra la tuta mediteranea marbordo en Iberio en kiu bazo de la dieto estis glanoj; ĉar oni trovis nombrajn pravigajn pruvojn: restaĵoj de glanoj stokitaj en ujoj kaj en setlejaj zonoj proksimaj al la fornoj por panbakado, kaj kiel propono en nekropoloj.[24]
La vakceoj kaj aliaj popoloj de la centro kaj nordo de antaŭromia Iberio akiris panigeblan farunon el ili. Tiel asertis Strabono en sian verkoj pri la popoloj de la nordo de Iberio:
|
Alergioj kaj tokseco
[redakti | redakti fonton]Nuksa alergio estas iom ofta problemo, kiu estas surprize danĝera al iuj homoj. Eĉ etaj kvantoj de nuksoj povas kaŭzi seriozan ŝokon aŭ morton al suferantoj de tiaj alergioj. Plej ofte temas pri ternuksa alergio.
Nuksoj uzataj por manĝaĵo estas ofta fonto de manĝalergenoj.[10] Reagoj povas varii de mildaj simptomoj ĝis severaj, kondiĉo konata kiel anafilaksio, kiu povas esti vivdanĝera. La reago estas pro la liberigo de histamino fare de la korpo en respondo al alergeno en la nuksoj, kaŭzante haŭtajn kaj aliajn eblajn reagojn.[25] Multaj fakuloj sugestas ke persono kun alergio al arakidoj devus eviti manĝi ankaŭ arbonuksojn, kaj inverse.[10][26]
Salubraj efikoj
[redakti | redakti fonton]Krom la alergia problemo, nuksoj estas salubraj. Diversaj sciencaj esploroj trovis ke dieto kun nuksoj helpas al la sano kaj pli longa vivo.
Historia uzado
[redakti | redakti fonton]Nuksoj, kiaj naturaj migdaloj, Euryale ferox, eŭrialo aŭ dorma akvolilio, glanoj, pistakoj kaj trapoj, estis granda parto de la homa manĝaĵaro antaŭ 780,000 jaroj. Prahistoriaj homoj disvolvigis varion de iloj por rompi kaj malfermi la nuksojn dum la Pleistoceno.[27] La nuksoj de Aesculus californica estis manĝataj de la indianoj de Kalifornio dum malsategoj post la engluto de venenaj konstituantoj de la nura disponebla manĝaĵoj.
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas proverboj pri nukso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[28]:
„ Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis. ” „ Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa. ”
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Nuksorompilo
- Nuksrompulo
- Seka frukto
- Muskato
- Vomiga nukso
- En la hispana la gorĝa pomo aŭ Adam-pomo estas nomata "nuez" tio estas nukso aŭ ankaŭ juglando.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Alasalvar, Cesarettin. Tree Nuts: Composition, Phytochemicals, and Health Effects (Nutraceutical Science and Technology). CRC. ISBN 978-0-8493-3735-2.
- ↑ Black, Michael H.. (2006) The encyclopedia of seeds: science, technology and uses. Wallingford, UK: CABI. ISBN 978-0-85199-723-0.
- ↑ Common Food Allergens. Food Allergy & Anaphylaxis Network. Arkivita el la originalo je 2007-06-13. Alirita 2007-06-24 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-13. Alirita 2015-09-18 .
- ↑ 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 "Production of nuts (use pick lists for Crops/Regions/World list/Production Quantity)". Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo, Corporate Statistical Database (FAOSTAT). 2019. Arkivita el la originalo la 11an de Majo 2017. Alirita la 27an de Junio 2021.
- ↑ Wilkinson, Jennifer. (2005) Nut Grower's Guide: The Complete Handbook for Producers and Hobbyists. Csiro Publishing. ISBN 0-643-06963-1.
- ↑ 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 Armstrong, W.P. (15a de Marto 2009). "Fruits Called Nuts". Palomar College. Arkivita el originalo en 7a de Novembro 2021. Alirita la 28an de Junio 2021.
- ↑ . More and more macadamia produced globally (en-US) (30a de Majo 2018). Arkivita el la originalo je 15a de Januaro 2019. Alirita 5a de Julio 2021 .
- ↑ Pecans. Agricultural Marketing Resource Center (Aŭgusto 2015). Arkivita el la originalo je 12a de Aprilo 2022. Alirita 5a de Julio 2021 .
- ↑ Pine Nuts. agmrc.org (October 2018). Arkivita el la originalo je 10a de Aprilo 2021. Alirita 6a de Julio 2021 .
- ↑ 10,00 10,01 10,02 10,03 10,04 10,05 10,06 10,07 10,08 10,09 10,10 "Nuts". Micronutrient Information Center, Linus Pauling Institute, Oregon State University, Corvallis, OR. 1a de Septembro 2018. Arkivita el la originalo la 28an de Marto 2019. Alirita la 28an de Marto 2019.
- ↑ 11,0 11,1 Jaffa, Myer Edward. (1908) Nuts and Their Uses as Food. U.S. Government Printing Office, p. 14–18.
- ↑ (2018) Understanding Nutrition. Cengage Learning, p. 755–. ISBN 978-1-337-67237-5.
- ↑ Kris-Etherton PM, Yu-Poth S, Sabaté J, Ratcliffe HE, Zhao G, Etherton TD (1999). “Nuts and their bioactive constituents: effects on serum lipids and other factors that affect disease risk”, Am J Clin Nutr 70 (3 Suppl), p. 504S–511S.
- ↑ 14,0 14,1 "Walnuts are the healthiest nut, say scientists", BBC News, 27a de Marto 2011. Kontrolita 28a de marto.
- ↑ Baillie, J.K.; Thompson, A.A.R.; Irving, J.B.; Bates, M.G.D.; Sutherland, A.I.; MacNee, W.; Maxwell, S.R.J.; Webb, D.J. (2009). “Oral antioxidant supplementation does not prevent acute mountain sickness: double blind, randomized placebo-controlled trial”, QJM 102 (5), p. 341–8. doi:10.1093/qjmed/hcp026.
- ↑ Bjelakovic G; Nikolova, D; Gluud, LL; Simonetti, RG; Gluud, C (2007). “Mortality in randomized trials of antioxidant supplements for primary and secondary prevention: systematic review and meta-analysis”, JAMA 297 (8), p. 842–57. doi:10.1001/jama.297.8.842.
- ↑ (5a de Decembro 2016) “Nut consumption and risk of cardiovascular disease, total cancer, all-cause and cause-specific mortality: a systematic review and dose-response meta-analysis of prospective studies.”, BMC Medicine 14 (1), p. 207. doi:10.1186/s12916-016-0730-3.
- ↑ (Julio 2014) “Nut consumption and risk of type 2 diabetes, cardiovascular disease, and all-cause mortality: a systematic review and meta-analysis.”, American Journal of Clinical Nutrition 100 (1), p. 256–69. doi:10.3945/ajcn.113.076109.
- ↑ (2022) “Consumption of Nuts and Seeds and Health Outcomes Including Cardiovascular, Diabetes and Metabolic Disease, Cancer, and Mortality: an Umbrella Review”, Advances in Nutrition 13 (6), p. 2136–2148. doi:10.1093/advances/nmac077.
- ↑ 20,0 20,1 Thomas Denk, Thomas Denk,Thomas, DenkGuido, W. Grimm, Guido, W. Grimm, Paul S. Manos, Andrew L. Hipp (Julio 2017). «An updated infrageneric classification of the oaks: review of previous taxonomic schemes and synthesis of evolutionary patterns». Konsultita en 12-04-2022.
- ↑ S. Petrovic, S. Sobajic, S. Rakic, kaj J. Kukic (2004). «Investigation of kernel oils of Quercus robur and Quercus cerris». Springer Nature Link, Konsultita en 12-04-2022.
- ↑ 22,0 22,1 Prado-Nóvoa, Olalla, A. Mateosa, G. Zorrilla-Revilla , M. Vidal-Cordascoa, J. Rodríguez (28a de decembro 2016). «Efficiency of gathering and its archaeological implications for an European Early Palaeolithic population». Journal of Anthropological Archaeology. Konsultita la 28an de decembro 2016.
- ↑ Carmen Cacho Quesada, Ignacio de la Torre Sáinz, Jesús Francisco Jordá Pardo, José Yravedra Sainz de los Terreros (2001). «El Tossal de la Roca (Alicante) nuevos datos sobre el Magdaliense mediterráneo de la Península Ibérica». Konsultita en 2001.
- ↑ 24,0 24,1 24,2 Juan Pereira Sieso (januaro 2002). «Bellotas, el alimento de la Edad de Oro».. Konsultita en 10-04-2022.
- ↑ Harding, Mary Nut Allergy. Patient. Arkivita el la originalo je 30a de Januaro 2022. Alirita 10a de Julio 2021 .
- ↑ Common Food Allergens. Food Allergy Research & Education. Arkivita el la originalo je 13a de Junio 2007. Alirita 24a de Junio 2007 .
- ↑ Remains of seven types of edible nuts and nutcrackers found at 780,000-year-old archaeological site. Scienceblog.com (February 2002). Alirita 2010-09-13 .
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-26 .
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Albala, Ken 2014. Nuts A Global History. The Edible Series. ISBN 978-178023-282-9
- Reinhard Lieberei, Christoph Reisdorff: Nutzpflanzenkunde. Begründet von Wolfgang Franke, 7. Auflage. Thieme-Verlag, Stuttgart 2007, ISBN 978-3-13-530407-6
- Werner Rauh: Morphologie der Nutzpflanzen. 2. Auflage, Quelle & Meyer, Heidelberg 1950.
- Horst Bickel, Roman Claus, Roland Frank, Gert Haala, Martin Lüdecke, Günther Wichert, Dirk Zohren: NATURA - Biologie für Gymnasiasten. Klett-Verlag, 1. Auflage, Stuttgart 2002, ISBN 3-12-045200-9.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Linus Pauling Micronutrient Information Centre Nuksoj
- American Journal of Clinical Nutrition Nuts and their bioactive constituents: effects on serum lipids and other factors that affect disease risk
- Nuksesplorado
|
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nut (fruit) en la angla Vikipedio.