Koalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Koalo
Koala climbing tree.jpg
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Infraklaso: Marsupiuloj Marsupialia
Ordo: Malmultedentuloj Diprotodontia
Subordo: Vombatiformes
Familio: Phascolarctidae
Genro: Phascolarctos
Specio: P. cinereus
Phascolarctos cinereus
(Goldfuss, 1817)
Konserva statuso
Status iucn2.3 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata (LR/nt)[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La koalo[2] (Phascolarctos cinereus), kiu trankvile surgrimpas la altajn eŭkaliptojn por pluki sian nutraĵon kun la ido surdorse, prezentas tre kortuŝan bildon, kiun de kelkaj jaroj oni povas vidi en diversaj reklamoj por alvoki al la protektado de tiu specio endanĝerigita de la aŭstraliaj hakistoj, sed ankaŭ kiel simbolon de senmalica fido miksita kun naiva riskemo, ĉar tiuj afablaj bestoj ne timas vertiĝon, kiam ili grimpas ĝis 150 metroj alte, laŭlonge de la eŭkaliptaj trunkoj.

La koalojn oni delonge rigardis kiel ursedojn kvankam ili nepre apartenas al la marsupiuloj, kiel la kanguruoj. Fakte ankaŭ la koalinoj posedas ventran poŝon, sed ĝi malfermiĝas inverse al tiu de la aliaj marsupiuloj.

Kiel la kanguruino, la koalino post 35 tagoj naskas idon, kiu longas 19mm kaj pezas 5,5 gramojn. Dum 6 monatoj la koalido kreskas en tiu rifuĝejo, el kiu ĝi eliras nur kíam ĝi akiris taŭgan felan veston.

Kvankam nuntempe estas strikte malpermesite ĉasi koalojn, granda danĝero fare de la aŭstraliaj terkultivistoj minacas la beston per la detruado de la eŭkaliptaj arboj, kie vivas la koaloj kaj de kies folioj plene dependas la koaloj por sin nutri. Kvankam tiuj folioj entenas cianidan acidon, kiu estas fortega veneno por ĉiuj vivestaĵoj, ili estas sendanĝeraj por la koalo, kiu kiel perfekta "kemiisto" kapablas elekti laŭ la sezonoj la foliojn en kiuj la denseco de veneno estas malpli granda. Ili plie posedas propran kuracan laborejon, kiu troviĝas en ĝia longa cekumo, ĉirkaŭ 8 metrojn longa, kiu fariĝas ideala fermentujo, danke al la malrapida trairado de la folioi. Specialaj bakterioj, kiuj vivas en tiu poŝo, detruas grandan parton de la nocivaĵoj entenataj en la manĝaĵo.

Tuj kiam la koalido ne plu bezonas mamsuĉí, ĝia patrino mem preparas la unuajn foliajn kaĉojn, al kiuj ĝi aldonas etan kvanton de sia propra fekaĵo. Tiuj specialaj manĝoj, kiuj entenas malgrandajn kvantojn da veneno, agas kiel vakcinoj, kiuj imunigas la bebon kontraŭ diversaj malsanoj.

Estas nepre necese, ke la aŭstralia aŭtoritatularo protektu la koalojn kontraŭ la krimuloj, kiuj ĉasas ilin pro ilia felo kaj detruas la eŭkaliptajn arbarojn, kiuj balzamas kai saniĝas la atmosferon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Australasian Marsupial & Monotreme Specialist Group (1996). Phascolarctos cinereus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita la 9-a de majo 2006.
  2. koalo en vortaro.net

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]