Mamuloformaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mamuloformaj bestoj, Mammaliaformes ("mamul-formaj") estas klado kiu enhavas la krongrupon de mamuloj kaj ties plej proksimajn formortintajn parencojn; la grupo radiis el pli fruaj probainognatiaj kinodontoj.[1] Ĝi estas difinita kiel klado origina el la plej ĵusa komuna praulo de Morganucodonta kaj de la krongrupo de mamuloj; tiu lasta estas la klado origina kun la plej ĵusa komuna praulo de nuntempaj Monotremata, Marsupialia, kaj Placentalia.[2] Krom Morganucodonta kaj la krongrupo de mamuloj, Mammaliaformes inkludas la grupojn Docodonta kaj Hadrocodium same kiel la triasa Tikitherium, nome la plej frua konata membro de la grupo.[3][4]

Mammaliaformes estas termino de filogenetika nomenklaturo. Kontraste, la atribuado de organismoj al Mammalia estis tradicie fondita sur trajtoj kaj, sur tiu bazo, Mammalia (mamuloj) estas iom pli inkluda ol Mammaliaformes. Partikulare, trajt-bazita taksonomio ĝenerale inkludas la genrojn Adelobasileus kaj Sinoconodon en Mammalia, kvankam ili forfalas ekster la difino de Mammaliaformes. Tiuj genroj estas inkluditaj en la plej larĝa klado Mammaliamorpha, difinita filogenetike kiel la klado originata kun la lasta komuna praulo de Tritylodontidae kaj kun la krongrupo de mamuloj.[2] Tiu pli ampleksa grupo inkludas kelkajn familiojn kiujn trajt-bazita taksonomio ne inkludas en Mammalia, partikulare Tritylodontidae kaj Brasilodontidae.

Animaloj de la klado Mammaliaformes estas ofte nomataj mamulformaj kaj mamuloformaj. La origino de la krongrupo mamuloj devenas el la Ĵurasio, kun gravaj trovitaĵoj de la fino de la Ĵurasio en Portugalio kaj Ĉinio. La plej fruaj konfirmitaj specimenoj de felo estis trovitaj en tiuj, kio indikis, ke la prauloj de mamuloj jam estis disvolviganta felon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abdala, F. (2007). “Redescription of Platycraniellus Elegans (Therapsida, Cynodontia) from the Lower Triassic of South Africa, and the cladistic relationships of eutheriodonts”, Palaeontology 53 (3), p. 591–618. doi:10.1111/j.1475-4983.2007.00646.x. 
  2. 2,0 2,1 Rowe, T. S. (1988). “Definition, diagnosis, and origin of Mammalia”, Journal of Vertebrate Paleontology 8 (3), p. 241–264. doi:10.1080/02724634.1988.10011708. 
  3. Luo, Zhe-Xi; Martin, Thomas (2007). "Analysis of Molar Structure and Phylogeny of Docodont Genera" (PDF). Bulletin of Carnegie Museum of Natural History. 39 (39): 27–47. doi:10.2992/0145-9058(2007)39[27:AOMSAP]2.0.CO;2. Arkivita el la originalo (PDF) en 2016-03-03. Alirita en 2012-10-14.
  4. Datta, P. M. (2005). “Earliest mammal with transversely expanded upper molar from the Late Triassic (Carnian) Tiki Formation, South Rewa Gondwana Basin, India”, Journal of Vertebrate Paleontology 25 (1), p. 200–207. doi:[[doi:10.1671%2F0272-4634%282005%29025%5B0200%3AEMWTEU%5D2.0.CO%3B2|10.1671/0272-4634(2005)025[0200:EMWTEU]2.0.CO;2]].