Sudokcident-ĉinaj Montaroj
La Sudokcident-ĉinaj Montaroj estas biodiverseco-varmpunkto, signita de Naturprotekto Internacie ( angle : Conservation International ) kiu ampleksas plurajn Mezvarmajn koniferarbarojn en Ĉinujo, kiuj troviĝas en la riveraj valoj je la sudorienta angulo de Tibeta Altebenaĵo, inter la alt-montaraj arbustaroj kaj stepoj de Tibeta Altebenaĵo kaj la Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kaj Subtropikaj humidaj foliarbaroj de centra kaj sudorienta Ĉinujo kaj norda Birmo. La varmpunkto plejofte troviĝas en Ĉinujo, en la provincoj de Tibeto, Siĉuano, Ĉinghajo, kaj Gansuo, kaj etendiĝante en nordokcidentan Birmon.
La ekoregionoj en la varmpunkto inkluzivas :
- Hengduan-Montaraj subalt-montaraj koniferaroj
- Kanjonaj alt-montaraj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang
- Koniferaroj de Kjonglaj-Min ( en Kjonglaj-Montaroj kaj Min-Montaroj de centra kaj norda Siĉuano; la ekoregiono gastigas naturprotektejojn por la Granda pando ).
La varmpunkto parte interkovriĝas kun la Hengduanŝanaj koniferaroj, kunigita Tutmondaj 200-ekoregiono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo.
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- Sudokcident-ĉinaj Montaroj ( Naturprotekto Internacie ) angle
- Biodiversity of the Hengduan Mountains and Adjacent Areas of South-Central China (Harvard University Herbaria; Institute of Botany, Beijing; Kunming Institute of Botany; Field Museum of Natural History) angle
- Ekoregiono PA0509 : Hengduan-Montaraj subalt-montaraj koniferaroj angle
- Ekoregiono PA0516 : Kanjonaj alt-montaraj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang angle
- Ekoregiono PA0518 : Koniferaroj de Kjonglaj-Min angle
- Tutmondaj 200; numero 80 : Hengduanŝanaj koniferaroj ( Nacia Geografia Societo ) angle