Zanzibaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zanzibaro
Flago de Zanzibaro.
Flago de Zanzibaro.
subŝtatoadministra teritoria unuo [+]

ŜtatoTanzanio

AkvejoHindia oceano
InsulojUnguĵo, Pembo

ĈefurboZanzibaro (urbo)
- koordinatoj6° S, 39° O (mapo)-5.939.3Koordinatoj: 6° S, 39° O (mapo) [+]
Areo2 461 km² (246 100 ha) [+]
Loĝantaro1 503 569 [+] (2012)
HorzonoOrient-Afrika Horzono [+]

Zanzibaro (Tero)
Zanzibaro (Tero)
Mapo de Zanzibaro

Zanzibaro (Tanzanio)
Zanzibaro (Tanzanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Zanzibar [+]
vdr

Zanzibaro estas insularo antaŭ la orientafrika marbordo apartenanta al Tanzanio. Ĝi enhavas du insulojn: La ĉefinsulo Unguĵo (svahile Unguja [unGUĝa], foje nomata Zanzibaro), kaj norde de ĝi la insulo Pembo. Estas aliaj insuloj kiel Tumbatu.

La termino Zanzibar originas de la persa zangbâr (زنگبار [zæŋbɒːɾ]), t.e. el Zang (زنگ [zæŋ], "nigra") + bâr (بار [bɒːɾ], "marbordo"), (sama etimilogio pri la maro de Zanj).

La ĉefurbo kaj ekonomika centro estas Ŝtonurbo (angle Stone Town [steŭn taŭn], svahile Mji Mkongwe [mĝi mKOngŭe], kiu signifas antikva urbo). Ĝi situas en la ĉefinsulo Zanzibaro. La Markolo de Zanzibaro estas markolo, kiu apartigas la insulon Unguĵo el ĉeftera Tanzanio.

La ĉefaj industrioj de Zanzibaro estas spicoj (i.a. muskato, cinamo kaj pipro, sed precipe kariofilo) kaj turismo.

Tie naskiĝis Freddie Mercury.

Zanzibaro en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 45an ĉapitron "Fabelo el Zanzibaro" al komentoj pri la insulo; poste ŝi rakontas fabelon pri leono, hieno kaj kuniklo.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]