Regiono Arusha
Regiono Arusha | ||
---|---|---|
Regiono | ||
![]() | ||
Lando | Tanzanio | |
Ĉefurbo | Aruŝo | |
- koordinatoj | 3° S, 36° O (mapo)-336Koordinatoj: 3° S, 36° O (mapo) | |
Areo | 34 526 km² (3 452 600 ha) [+] | |
ISO 3166-2 | TZ-01 | |
![]() |
||
Regiono Arusha | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Arusha (svahile Mkoa wa Arusha) estas unu el la regionoj de Tanzanio. Ĝi havas 1 292 973 loĝantojn (censo de 2002). Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Arusha; pliaj urboj estas Monduli (en la sudo), Longido kaj Loliondo (en la nordo).
La regiono estas subdividita al kvin distriktoj:
- Arumeru
- urbo Arusha
- Karatu
- Monduli
- Ngorongoro
La tuta norda flanko de la regiono limas al Kenjo. Krome ĉirkaŭas ĝin kvar tanzaniaj regionoj:
- Regiono Kilimanĝaro oriente
- Regiono Manyara sude; tiu regiono ĝis majo 2005 estis parto de regiono Arusha
- Regiono Shinyanga okcidente
- Regiono Mara okcidente
En la regiono troviĝas la Internacia Flughaveno Kilimanĝaro, kiu servas precipe al la urboj Arusha kaj Moshi. Ĝi havas grandan signifon por turismo. En 2004 250 000 turistoj vizitis la rezervejon Ngorongoro.
|