Regiono Kigoma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regiono Kigoma
Regiono
Regionoj de Tanzanio [+]

LandoTanzanio

ĈefurboKigoma
- koordinatoj5° S, 30° O (mapo)-530Koordinatoj: 5° S, 30° O (mapo)
Areo37 040 km² (3 704 000 ha) [+]

Loĝantaro2 127 930 [+] (2012)
Denseco57,45 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2TZ-08

Regiono Kigoma (Tero)
Regiono Kigoma (Tero)

Regiono Kigoma (Tanzanio)
Regiono Kigoma (Tanzanio)
DEC

Map
Regiono Kigoma
Vikimedia Komunejo:  Kigoma Region [+]
vdr

Kigoma (svahile Mkoa wa Kigoma) estas regiono de Tanzanio. Ankaŭ ĝia ĉefurbo nomiĝas Kigoma. Ĝi havas 1 679 109 loĝantojn (censo de 2002) kaj areon de 45 066 km².

Kigoma estas la plej okcidenta regiono de la lando. Ĝia okcidenta limo estas lago Tanganjiko, kies alia flanko apartenas al Kongo Kinŝasa, ĝia nord-okcidenta limo estas al Burundo. Norde ĝi limas al regiono Kagera, oriente al regiono Shinyanga kaj regiono Kagera, sude al regiono Rukwa. La suda parto de la regiono estas nur mallarĝa strio inter regiono Rukwa kaj Tanganjiko (patotenilo).

Administre Kigoma estas dividita al kvar distriktoj: Kigoma Urba, Kigoma Kampara, Kibondo kaj Kasulu.

La rivero Malagarasi estas rivero de sudorienta Burundo kaj nordokcidenta Tanzanio, fluanta tra la Regiono Kigoma. Ĝi estas la dua plej longa rivero en tiu laste menciita lando, kaj havas la plej grandan akvokolektan basennon el ĉiuj el la riveroj kiuj fluas al la Lago Tanganjiko.