Regiono Dodomao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Situo en Tanzanio

Dodomao estas unu el la centraj regionoj de Tanzanio. Ĝia ĉefurbo, Dodomao, estas ankaŭ la ĉefurbo de la regno.

La regiono havas ĉirkaŭ 1,7 milionojn da loĝantoj (en 2002) kaj areon de 41.310 km². Ĝi estas administre dividita al kvin distriktoj:

Nomo Areo (km²) Loĝantoj (2001)
Urba Dodomao (Dodoma mjini) 4.041 280.781
Kampara Dodomao (Dodoma Kijijini) 14.004 484.249
Kondoa 2.576 450.400
Mupŭapŭo (Mpwapwa) 13.210 249.856
Kongvo (Kongwa) 7.479 228.352
Sumo regiona: 41.310 1.693.638