Regiono Rukwa
Regiono Rukwa | ||
---|---|---|
Regiono | ||
![]() | ||
Lando | Tanzanio | |
Ĉefurbo | Sumbawanga | |
- koordinatoj | 8° S, 31° O (mapo)-831.333333333333Koordinatoj: 8° S, 31° O (mapo) | |
Areo | 22 792 km² (2 279 200 ha) [+] | |
ISO 3166-2 | TZ-20 | |
![]() |
||
Regiono Rukwa | ||
![]() |
||
Rukwa (svahile Mkoa wa Rukwa) estas regiono de Tanzanio. Ĝia ĉefurbo estas Sumbawanga. La regiono havas 1 141 743 loĝantojn (censo de 2002) kaj areon de 68 635 km².
Rukvo situas sud-okcidente en la lando, ĝi limas al
- Regiono Kigoma (norde)
- Regiono Tabora (nord-oriente)
- Regiono Mbeya (oriente)
- Zambio (sude)
- Lago Tanganjiko (okcidente, kun Kongo Kinŝasa aliborde)
Administre Rukwa estas dividita al kvar distriktoj:
- Mpanda
- Nkasi
- Sumbawanga Kampara (Sumbawanga Vijijini)
- Sumbawanga Urba (Sumbawanga Mjini)
Plej signifa urbo krom Sumbawanga estas Mpanda en la nordo. En la centro de la regiono troviĝas Nacia Parko Katavi.
|