Angla-zanzibara milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sultana haremo post la bombado

Depost 1880, la sultanlando Zanzibaro, lokiĝita en la orienta marrando de Afriko, en la nuna lando Tanzanio, estas brita protektorato.

La milito inter Unuiĝinta Reĝlando kaj Zanzibaro okazis la 27-a de aŭgusto 1896 de 9:00 ĝis 9:45. La batalo daŭris nur 45 minutojn kaj ŝajnas esti (almenaŭ laŭ la Guinness-libro de rekordoj) la plej mallonga milito el ĉiuj memoritaj en historio. Malgraŭ la rapideco ĝi mortigis tamen ĉirkaŭ 500 zanzibaranojn.

La milito okazis post kiam Khalid bin Bargash kaptis la povon per puĉo kun la helpo de Germanio post la morto, la 25-a de aŭgusto, de la sultano Hamad bin Thuwaini, kiu estis lia onklo kaj kooperadis kun la angla kolonia registaro.

La britoj volis Hamud bin Mohamed, kiu estis al ili fidela, kaj postulis ke Khalid bin Bargash forlasu la povon. Tiu tamen rifuzis kaj kunigis dum du tagoj ĉirkaŭ 2 800 virojn por prepari la insulkastelon kontraŭ atako de la britoj. Dume la britoj sub la gvido de Sir Harry Rowson kunigis ĉiujn batalŝipojn antaŭ la insulo kaj preparis la surterigon. Ĵus antaŭ fino de ultimato Bargash provis pere de usona sendito atingi priparoladon, sed je 9:00 la britoj komencis bombopafi al la zanzibara kastelego. Pro la neelirebla situacio Bargash fuĝis al la germana konsulejo kaj ekziliĝis dum la sekvaj 15 jaroj.

En Britio la milito, pro ĝia mallongeco estas prezentita kiel ridinda, sed el afrika perspektivo kiel koloniisma milito ĝi ja havas gravan kaj tragikan signifon.

Ŝipoj[redakti | redakti fonton]

  • Unuiĝinta Reĝlando:
    • St-George, movebla kirasa ŝipo, admiralŝipo
    • Racoon, movebla kirasa ŝipo
    • Philomel, eta movebla kirasa ŝipo
    • Trush, pafilegŝipo
    • Sparrow, pafilegŝipo
  • Zanzibaro
    • Glasgow, fregato-vaporjaĥto, admiralŝipo (dronita)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Donald Featherstone, Victorian colonial warfare, Africa, Cassell, London 1992.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]