Markolo de Zanzibaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Situo de Unguĵo, nomita Zanzibar en la mapo, nome la centra el tri insuloj.

La Markolo de Zanzibar estas markolo en sudorienta Afriko, kiu apartigas la insulon Unguĵo (ankaŭ konata kiel Zanzibaro) el ĉeftera Tanzanio. La markolo longas je 120 km kaj larĝas je 29–37 km, kun profundo kiu varias de kelkdek metroj (en la centro) ĝis kelkcent metroj je la nordo kaj al la sudo.[1] Je antikvaj tempoj la markolo estis malpli profunda (proksimume 120 m malpli dum la lasta glaciepoko).[1]

La sudan enirejon al la markolo indikas lumturo ĉe la ĉefterena marbordo sur la promontoro Ras Kanzi, 22 km sude de Daresalamo.[2]

Naĝado[redakti | redakti fonton]

Je 2015, la 29-kilometra unuopa naĝo trans la Markolo de Zanzibaro komenciĝis ĉe la sablobordo Pungume kaj finiĝis je 9 horoj kaj 1 minuto farde Jean Craven (Sudafriko), Robert Dunford (Kenjo), Megan Harrington Johnson (Sudafriko), Samantha Whelpton (Sudafriko) kaj Emil Berning (Sudafriko).[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Sediment Distribution and Transport in the Zanzibar Channel
  2. Lighthouses of Tanzania
  3. First ever group crossing of the Swahili Channel.