Buĵumburo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Buĵumburo
(Usumbura)
france: Bujumbura, burunde: Bujumbura
urbo
Bujumbura.JPG
Vido al Buĵumburo kaj lago Tanganjiko
Lando Flago de Burundo  Burundo
Historia regiono Germana Orient-Afriko
Lago Tanganjiko
Situo Buĵumburo
 - alteco 774 m s. m.
 - koordinatoj 03°22′32″S 29°21′33″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por -3.37556 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">3.37556°S, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / -3.37556; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Buĵumburo)
Areo 86,54 km² (8 654 ha)
Loĝantaro 800 000 (2008)
Denseco 9 244,28 loĝ./km²
Fondo 19-a jarcento
Horzono GMT (UTC+2)
Situo enkadre de Burundo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Burundo
Situo enkadre de Afriko
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Afriko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bujumbura
Retpaĝo: www.villedebujumbura.org
Buĵumburo kaj lago Tanganjiko
Buĵumburo

Buĵumburo (burunde kaj france Bujumbura) estas la ĉefurbo de orient-afrika ŝtato Burundo kun ĉ. 300.000 loĝantoj en jaro 1996. La urbo situas ĉe la Tanganjika-lago kaj estas la plej granda urbo de Burundo, registara kaj ekonomia centro.

En la urbo estas produktataj i.a. cemento, teksaĵo kaj sapo. Buĵumburo estas ankaŭ la plej granda interna haveno, grava enŝipigejo de la eksportvara plimulto (kafo, kotono, felo kaj stano) ĉe la Tanganjika-lago.

Buĵumburo evoluis el vilaĝeto, kiu estis ekde 1889 milita posteno de la iama Germana Orient-Afriko. Post la dua mondmilito ĝi iĝis administra centro de belgia popolunia mandato pri Ruanda-Urundi. La urbo estis alinomita de Usumbura al Buĵumbura, kiam Burundo en 1962 sendependiĝis. Ekde la sendependiĝo Buĵumburo estis loko de multaj interetnaj bataloj, kiam la hutuoj batalis kontraŭ la tuci-dominata armeo de Burundo.