Konga lingvo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
konga
Kikongo
Disvastiĝo de konga lingvo
Disvastiĝo de konga lingvo
Parolata en Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo
Flago-de-Kongo-Brazavila.svg Respubliko Kongo
Flago-de-Angolo.svg Angolo
Denaskaj parolantoj 8 milionoj
Skribo Latina skribo
Lingvistika klasifiko

Niĝerkonga lingvaro
Atlantik-konga lingvaro
Benuekonga
Bantuida
Suda Bantuida
Bantua
Zono H
Kikongo (H. 10)
Konga
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Kongo Kinŝasa, Kongo Brazavila, Angolo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 kg
  ISO 639-2 kon
  SIL KON
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La konga lingvo estas afrika interkomunik- kaj komerclingvo parolata en suda Kongo Brazavila, sud-okcidenta Kongo Kinŝasa kaj norda Angolo de 8 milionoj da parolantoj. Ĝi havas multajn nomojn en konga lingvo mem, kiel kikongo, kikongo ya leta, kileta, kituba kaj munukutuba. Ĝia ISO-kodo estas kg. Ekzistas Vikipedio en la konga lingvo.

Kristana preĝo en la konga lingvo

Deveno [redakti]

Origine la konga lingvo estis interkomuniklingvo de etnaj kongoj, kiuj parolas multajn parencajn sed ne interkompreneblajn lingvojn, ekzemple kilari, kindibu, kintandu, kisolongo, kisundi, kijombe kaj ĉivili. Aliaj etnoj adoptis la kongan lingvon dum konstruado de fervojo de Matadi ĝis Kinŝaso (1890-1898) kaj de Pŭantenŭaro ĝis Brazavilo (1924-1934), ĉar tiaj grandaj verkoj bezonis pli da laboristoj ol la konga regiono povis doni. Do multe da nekongaj popoloj kunlaboris kun la kongoj, kaj ili uzis la kongan interkomuniklingvon por interkomunikado.

Disvastiĝo [redakti]

La konga lingvo havas oficialan statuson en Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa kaj Angolo, kie ĝi estas nacia lingvo.

Eksteraj ligiloj [redakti]