Ubangi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ubangi (Ubango)
Ubangi
la rivero proksime al la urbo Bangui, Centr-Afrika Respubliko
Bazaj informoj
Situo Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo, Flago-de-la-Centr-Afrika-Respubliko.svg Centr-Afrika Respubliko kaj (mallongvoje lime) Flago-de-Kongo-Brazavila.svg Respubliko Kongo en Afriko
Longeco 1 120 km km
Fluo
Fonto kunfluo de la riveroj Mbomou kaj Uele
Enfluejo en la riveron Kongo
Geografio
Urboj survojaj Bangui
v  d  r
Information icon.svg

La rivero Ubangi (/uːˈbæŋɡi/) aŭ en Esperanto Ubango estas grava alfluanto de rivero Kongo en centra Afriko. Ĝi komenciĝas ĉe la kuniĝo de la riveroj Mbomou kaj Uele, fluas okcidenten proksimume 350 kilometrojn, tie kurbiĝas sudokcidenten, pasas tra Bangui, kaj fine fluas suden 500 pliajn kilometrojn ĝis la Kongo.

Kune kun rivero Kongo, ĝi estas grava trafikvojo por riverboatoj de la regiono.

De sia komencpunkto ĝis 100 km preter Bangui, la Ubangi difinas la limon inter Centr-Afrika Respubliko (CAR) kaj Demokratia Respubliko Kongo (DRK, Kongo Kinŝasa), kaj pretere formas la limon inter DRK kaj Respubliko Kongo (Kongo Brazavila), ĝis ĝi atingas la riveron Kongo.

En la 1960-aj jaroj, oni proponis planon por deturni riveron Ubangi al lago Ĉado. Laŭ la plano, la akvo el la Ubangi povus revigligi tiun lagon kaj vivteni fiŝkaptadon kaj agrikulturon por dekoj da milionoj da mezafrikanoj.