Isiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isiro
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 2° 47′ N, 27° 37′ O (mapo)2.783333333333327.616666666667Koordinatoj: 2° 47′ N, 27° 37′ O (mapo) [+]
Alto 730 m [+]
Isiro (Demokratia Respubliko Kongo)
Isiro (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Isiro
Isiro
Situo de Isiro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Isiro [+]
vdr

Isiro estas grandurbo kaj ĉefurbo de provinco Supra Uele, universitata urbo (ekde 1998) kaj diocezo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Isiro situas sur montetaro en la nordorienta landparto. Butembo troviĝas 345, Kisangani 367, Bukavu 603, Kinŝaso 1579, Lubumbashi 1606 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Diagramo pri liverado, kie Isiro estas en la nordorienta parto

Belgoj fondis Isiro-on, kiun ili nomis Paulis pri kolonelo kaj diplomato Albert Paulis. Post la sendependiĝo batalo okazis inter belgaj paraŝutistoj kaj lokaj milicoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En ĉirkaŭaĵo de Isiro oni kultivas precipe kafon. La loko estas en limo inter pluvarbaro kaj savano.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Isiro havas flughavenon. Vojoj kuras el la urbo al Kisangani, Bumba kaj Suda Sudano. Estas fervoja kontakto al Mungbere kaj Kongo (rivero), sed la fervojo ne funkcias nuntempe. Dum pluvosezono la vojoj ne estas uzeblaj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Isiro la averaĝa temperaturo varias inter 21 kaj 26 °C. Jare pluvas ĉ. 1500 mm. La pluvo kulminas en oktobro kaj malkulminas en januaro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]