Provinco Luanda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Luanda
Provinco
provinco de Angolo [+]

LandoAngolo

Koordinatoj9° S, 13° O (mapo)-8.98313.283Koordinatoj: 9° S, 13° O (mapo)
ĈefurboLuando
- koordinatoj9° S, 13° O (mapo)-8.98313.283Koordinatoj: 9° S, 13° O (mapo) [+]
Areo18 826 km² (1 882 600 ha) [+]
Loĝantaro6 542 944 [+] (2014)

HorzonoUTC+01:00, Okcident-Afrika Horzono [+]
ISO 3166-2AO-LUA

Provinco Luanda (Tero)
Provinco Luanda (Tero)
situo de la provinco en Angolo

Provinco Luanda (Angolo)
Provinco Luanda (Angolo)
DEC

Map
Provinco Luanda

Vikimedia Komunejo:  Luanda Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La provinco Luanda estas unu el 18 administraj unuoj, kiuj dividas la ŝtaton Angolo en sudokcidenta Afriko. Ĝi kovras areon de 2257 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de 2006 havis 1 823 282 loĝantojn. Administra centro de la provinco estas la urbo Luando, la nacia ĉefurbo de Angolo. Laŭ areo temas pri la plej malgranda provinco de Angolo: ĝi situas en la okcidento de la lando, borde de la Atlantika Oceano.

Pli grandaj urboj en la provinco estas interalie Cacuaco, Viana, Cazenga, Ingombota, Kilamba Kiaxe, Maianga, Rangel, Samba kaj Sambizanga. Ĉefa etno en la provinco estas la ambundoj.

Ekde administra reorganizado de 2014 la malnova provinco Luanda aldone ricevis grandan antaŭan sudan parton de la provinco Bengo, sude de la rivero Kvanzo (Cuanza), tiel ke ambaŭ provincoj nun laŭ areoj proksimume samgrandas. La provincaj mapoj en Vikipedio ankoraŭ ne montras tiun novan situacion, sed la de ekstere enplektita ŝanĝebla mapo tute sube de la informkesto jes jam grize montras la areo de la tuta nova provinco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]