Distrikto Merzig-Wadern

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Sarlando
administra sidejo: Merzig
areo: 555 km²
enloĝantoj: 106125 (fine de septembro 2006)
aŭtokodo: MZG

La distrikto Merzig-Wadern [prononco "Mercik-Vadern"] estas unu el ses distriktoj de la germana federacia lando Sarlando, laŭ areo la plej granda el la ses. Ĝia administra sidejo estas la urbo Merzig.

Najbaras la distriktoj Trier-Saarburg norde, Sankt Wendel oriente, Saarlouis sude kaj al Francio plus la Grandduklando Luksemburgo okcidente. La limon al Francio kaj Luksemburgio konsistigas la rivero Mozelo.

[redakti] Geografio

La distrikto ampleksas tri pejzaĝon: la valon laŭlonge de la rivero Saro, kiu de la urbo Saarlouis trafluas la okcidentan distriktan teritorion direkte al la urbo Trevero (en tiu valo ankaŭ situas la fama rivera kurbiĝo "Saarschleife" ["Zarŝlajfe"] apud la loko Mettlach ["Metlaĥ"]), la randan parton de la mezalta montaro Hunsrück ["Hunsryk"] en la norda distrikta teritorio kaj la orienta montetara lando Priems-Blies, proksima al la riveroj Saro kaj Nahe.

La sola vinkultiva tereno de Sarlando situas en la komunumo Perl borde de la rivero Mozelo.

Merzig Wadern.jpg


[redakti] Urbaj kaj neurbaj komunumoj

bieno Sankt Gangolf en Mettlach, fone la rivero Saro, 2006

(unuopaj nombroj de enloĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2006)

Urboj

  1. Merzig (30.885)
  2. Wadern (16.933)

Pliaj komunumoj

  1. Beckingen (15.819)
  2. Losheim am See (16.731)
  3. Mettlach (12.488)
  4. Perl (6.760)
  5. Weiskirchen (6.380)

[redakti] Reta ligilo

Ekstera ligilo  oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj